Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/61

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

voj, aŭ ke ĉiuj elektu unu lingvon nacian, kiun devige lernus ĉiuj popoloj, aŭ, fine, ke ĉiuj homoj akceptu unu artefaritan faciligitan lingvon internacian kaj ĉiuj lernu ĝin. Ŝajnas al mi, ke tiu ĉi lasta supozo estas la plej prudenta kaj plej facile efektivigebla. En kia grado la lingvo Esperanto kontentigas la postulaĵojn de lingvo internacia, mi ne povas decidi, ĉar mi ne estas kompetenta juĝanto. Sed mi scias, ke Volapuk ŝajnis al mi tre komplikita, Esperanto kontraŭe tre facila, kiel ĝi devas aperi al ĉiu Eŭropano. Ĝia facileco estas tiel granda, ke ricevinte antaŭ ses jaroj esperantan gramatikon, vortaron kaj artikolojn, skribitajn en tiu ĉi lingvo, mi post ne pli ol du horoj da okupado povis jam se ne skribi, almenaŭ libere legi en tiu ĉi lingvo.

La oferoj, kiujn alportos ĉiu homo de nia eŭropa mondo, dediĉinte kelkan tempon por ellernado de tiu ĉi lingvo, estas tiel malgrandaj, kaj la sekvoj, kiuj povas alveni, se ĉiuj — almenaŭ Eŭropanoj, Amerikanoj, ĉiuj kristanoj, — ellernos tiun ĉi lingvon, estas tiel grandegaj, ke oni ne povas ne fari tiun ĉi provon. Mi ĉiam pensis, ke ekzistas nenia pli kristana scienco, ol lingvoscienco, kiu donas la eblon komunikiĝi kaj ligiĝi kun plej granda nombro da homoj. Mi vidis multfoje, kiel homoj rilatis malamike nur danke al meĥanika malhelpo al reciproka komprenado. La lernado de Esperanto kaj ĝia disvastigado estas do sendube kristana afero, kiu helpas al kreo de la Regno de Dio, afero, kiu estas la ĉefa kaj sola celo de la homa vivo.“ (Jasnaja Polana (Rusujo) 27 aprilo 1894.)

Plej aŭtoritata en tiu ĉi rilato scienculo estis Max Müller, profesoro de Oksforda Universitato, unu el ĉefaj kreintoj de la moderna lingvoscienco, kiu,