Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/62

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

respondante al simila demando, skribis: „Mi ofte havis okazon esprimi mian opinion pri valoro de diversaj provoj de lingvo tutmonda. Ĉiu el ili havas siajn specialajn bonajn kaj malbonajn flankojn, sed mi devas certe meti la lingvon Esperanto sur la plej altan lokon inter ĝiaj konkurantoj“.

Henry Phillips, sekretario de la Amerika Filozofia Societo en Filadelfio, skribis: „Estos por mi granda plezuro servi al disvastigado de la lingvo, kreita de d-ro Zamenhof. Mi vidas en li honoron por lia lando, kiu estas jam plena de grandaj homoj, kaj por la deknaŭa centjaro“. (Filadelfio, 12 septembro, 1894.)

Ni devas citi ankoraŭ kiel scienculojn favorajn al Esperanto; Cl. Adelskold, membron de la Reĝa Scienca Akademio en Stokholm; kardinalon Legagneux, ĉefepiskopon de Reims, kiu aprobis eldonitan de Beaufront preĝareton por katolikoj; Miĥail Mekeŝin, pe- terburgan Akademianon; armenan poeton Sumbat Ŝaĥ-Aziz Kamsarakan k. c.

La nombro de Esperantistoj, enskribitaj en Adresaroj, se ne kreskis rapide, tamen ne malgrandiĝis: la unua serio, enhavanta unuan milon da Esperantistoj, estis publikigita de Zamenhof en 1889 (dato de cenzuro: 18/30 sept. 1889). Tiu ĉi unua milo dispartiĝas laŭ landoj tiel: Anglujo — 7, Bavarujo — 13 (10 en Nurnberg), Bohemujo — 2, Francujo — 6 (5 en Paris) Hamburgo — 2, Hispanujo — 1, Ĥinujo — 1, Italujo — 1, Irlandio — 2, Kroatio — 5, Polujo — 223 (Regno Pola —202, Galicio — 15 (12 en Krakow), Poznanio — 6), Prusujo — 9, Rumanujo — 1, Rusujo — 717 (Okcidenta — 323, Centra — 235, Suda — 78 (Odessa, Ĥerson), Baltiklando — 51, Besarabio — 51, Kaŭkazo — 10, Siberio — 5, Sir-Dario — 4), Svedujo — 4, Tur-