Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/63

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kujo — 2, Un. Ŝtatoj — 4.[1]) Inter tiuj ĉi unuaj milanoj ni trovas jam multajn Esperantistojn, kiujn alportis poste grandajn servojn al nia afero kaj kies nomoj restos neforgesebloj en nia historio: Leopold Einstein kaj Christian Schmidt (Nürnberg), W. H. Trompeter (Schalke), L. de Beaufront (Rumont), Ant. Grabowski (Ivanovo-Voznesensk), Henry Phillips (Philadelphia), Auguste Demonget (Paris), R. Geoghegan (Birkenhead, Ang.), Aleks. Dombrovski (Ustjujna), J. Lojko (Pskov), A. B. Brzostowski, Leopold Blumental, Jan Janowski, H. Neumanowicz (Varsovio), E. de Wahl, V. de Majnov (Peterburg), Marietta Frollo (Bukarest), Rudolf Libek (Riga), Nahum Kuŝnir (Teplik), G. Henriclundquist (Ystad, Sved.), d-ro D. Marignoni (Crema), Fr. Ender (Czepów, Pol.), Evg. Manjkovskaja (Kremenec, Rus.) Stamis. Rodkiewicz (Lubocza, Pol), M. S. Goldberg (Narovlja, Rus.), Ilia Puĉkovskij (Kjalita), Aĥmet Utjamiĉev (Aulie-Ata, Sir-Dario), Viaĉeslav Serbin (Jekaterinodar, Rus.), k.c. En fino de 1892 la adresaro enhavis 2351 nomojn, en Januaro 1893 (Serio XII) — 2054, en Septembro 1895 — 3602.

La „Esperantisto“ havis abonantojn: en Marto 1893—632, en fino de jaro 1894—717, sed post malpermeso de la rusa cenzuro restis nur 172 (44 en Germanujo, 38 — Francujo, 30 — Svedujo, 13 — Finnlando, 12 — Portugalujo, 6 — Un. ŝtatoj, 5 — Bulgarujo, 8 — Italujo, 3 — Aŭstrio, po 1 en Anglujo, Belgujo, Svisujo, Nederlando, Argentinio, Tunizio, Aŭstralio, 11 poŝtaj abonantoj). Ĉiuj loĝantaj en Ru-

  1. En la Adresaro estas 4 facile korekteblaj eraroj: ĉe Nº 342 kaj 785 devas esti Aŭstrio ne R. Nº 364 adreso sama kiel Nº 365; Nº 606 urbo Salanti en Rusujo. Du nomoj (548—554, 756—757) estas verŝajne dufoje enskribitaj.