Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/64

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

sujo estis devigitaj ĉesi aboni: tio estis la multe plej granda parto!

Pro tio oni eĉ nomis tiun ĉi epokon — Rusa epoko en Esperanta historio.

„Kia nacio ĝis nun donis la plej grandan nom- bron da adeptoj? — demandis A. Kofman (L'Esperantiste, 1898), — el kia anaro aperis ĝis nun la plej granda nombro da esperantaj verkistoj, kie fondiĝis unua klubo esperantista (?), kia naciano efektivigis unua la plej vastan korespondadon kun homoj, apartenantaj al 17 diversaj lingvoj (tio estis ĝuste la skribanto mem), — al tiuj ĉi demandoj oni devas respondi: Rusujo, el Rusujo, en Rusujo, Ruso“...

Certe grandaj estis la meritoj de rusaj Esperantistoj de tiu ĉi epoko. Ni trovas inter ili tiel eminentajn verkistojn, kiel Kofman, Devjatnin, Gernet, de Wahl, Zinoviev, Lojko, Borovko, Seleznev k. a. Gernet en Odessa redaktis la „Bibliotekon,“ kaj poste dum preskaŭ du jaroj la upsalan „Lingvo Internacia“, Ankaŭ en Odessa estis juĝitaj la unuaj literaturaj konkursoj. Ni aldonu ankoraŭ, ke la unua esperanta teatra prezentado (komedio „Brandfaristo“ de Tolstoj) estis organizita em Smolensk de Aleks. Zakrzewski (15|27 Sept. 1896), kiu ankaŭ organizis unuajn esperantajn kantojn en katolika preĝejo de tiu ĉi urbo (26 Okt. 1896). D-ro Ostrovski en Jalta, Tim. Ŝĉavinskij en Melitopol, Pesockij en Kremenĉug, Jevstifejev kaj Kazigirej en Siberio k. a. estis fervoraj, energiaj propagandistoj. Tamen, pro maloportunaj kondiĉoj, la semoj de ili ĵetitaj dormis, bedaŭrinde, neeldormitan dormon!

Tute do ne malgrandigante la meritojn de Rusaj Esperantistoj, oni devas konsideri plej grava, ke la ĉefaj organizaj centroj en tiu ĉi epoko estis tamen kreitaj en Bavarujo per laboroj kaj rimedoj de Ger-