Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/69

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

conservateur de la langue internationale Esperanto“, — kiu ĝis jaro 1908 estis fidela al sia devizo.

Flanke de tio, danke al personaj rilatoj, li altiris al nia movado multajn eminentajn kaj influajn personojn en Francujo: la unuan — kardinalon Legagneux ni jam citis supre; grava akiro estis tiu de E. Lombard, redaktoro de ĵurnalo „L’Etranger“, unua, kiu malfermis siajn kolonojn por esperantaj tekstoj kaj enpresis artikoletojn de L. de Beaufront, Langlet, Waŝniewski, Ŝmurlo, Janowski k. a; krom tio aperis artikoloj favoraj al Esperanto en „L’Eclair“, „La Liberté“, „Annales politiques et littéraires“, „La Revue des Beaux-Arts et des Lettres“, — kies redaktoro H. Hamel fariĝis varma Esperantisto; en „Le Grand Sténographe“ kaj „Gazette sténographique“ aperis speciala esperanta rubriko. En tiu ĉi tempo ankoraŭ du gazetoj naciaj akceptadis esperantajn artikolojn: rusa gazeto: „Viestnik opitnoj fiziki i elementarnoj matematiki“ (Odessa) kaj dana: „Nykjöbing Tidning“ (red. P. K. Toksvig).

De Beaufront turnis sin poste al diversaj societoj: unuan, kiun li sukcesis altiri al nia movado, estis „L’union velocipedique de France“, kiu en siaj „Bulletins Officiels“ presigis esperantan terminaron, koncernantan velocipedan sporton. Iom poste, la fama „Association nationale des littérateurs français“ akceptis por sia ĵurnalo artikolon de Beaufront pri Esperanto. La scienca societo „Association française pour l’avenir des sciences“ enpresis raporton de Beaufront en siaj „Comptes Rendus du Congrès de Paris“ 1909.

La propagando inter junuloj ne estis ankaŭ forgesita: unua, la granda kolegio de Juilly malfermis