Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/76

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

En majo 1897 Zamenhof dissendis ĉirkaŭ 6000 invitojn al gazetoj kaj reprezentantoj de diversaj mondlingvaj sistemoj por organizi „Skriban kongreson por priparolado kaj decidado de la demando pri L. I.“; sed jam en Julio li sciigis, ke la Kongreso ne efektiviĝos, ĉar la reprezentantoj rifuzis malgraŭ lia propono, ke ili mem prenu la kondukadon de la Kongreso, kiun li kun plezuro al ili fordonos. La Majstro aldonis: „Tio estas la lasta provo, kiun mi faris por unuigi ĉiujn personojn, kiuj nomas sin amikoj de la ideo de L. I. Ĉiuj penoj kaj provoj kontentigi niajn kontraŭparolantojn estis vanaj. Ni forlasu por ĉiam ĉiujn provojn de cedado kaj iradu de nun trankvile vojon ĉiam rekte antaŭen, memorante ke la vero estas sur nia flanko kaj ke kiu volas kontentigi ĉiujn, kontentigos neniun“.

Kiel ĉefajn plej gravajn kunlaborantojn de „Lingvo Internacia“ en tiu Ĉi tempo 1896-1902 ni notas: F. Postnikov, S. Krikortz, A. Arnold, Paul Nylen, V. Ŝmurlo, V. Gernet, R. Lemaire; gramatikajn artikolojn skribis A. Kofman, L. de Beaufront, M. Rakitski, Paul Fruictier; pri filatelia vortaro — R. Lemaire; pri traduko de Biblio: K. O. Svanbom, V. Tacievski, Homarero. Poezioj originalaj de V. Devjatnin, D. Jegorov, V. Langlet, Amiko, Otto Zeidlitz, A. Kofman, B. Kaplan, J. Lojko, K. Boguŝeviĉ, J. N. Podrabinnikov; tradukitaj de N. Setov, A. Kofman, P. Nylen, Otto Zeidlitz, Karl Wijkstrom, V. Langlet, Mozes Goldberg, Sigurd Agrell, S. Sviridov, Julius Lewik, Albana de Magalhaes, A. Caetano Coutinha, P. de Lengyel, G. Schrower, A. Fiodorov. Prozaĵoj originalaj de Józ. Waśniewski, Aleksandrino Bernstein, N. Sutkovoj, I. Ŝirajev, P. Lengyel, P. Ablberg, V. Langlet, Nylen, M. Abesgus, K. Boguŝeviĉ, V. Laskin, V. Kurmanajev; tradukaĵoj de V. Langlet, L. E. Meier, A. M.