Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/75

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Zamenhof, preni la eldonadon. La Majstro tamen absolute ne povis tion fari kaj turnis sin al de Beaufront kun propono kunigi „Lingvon Internacian“ kun „L'Esperantiste“, t, e, aldoni alla franca ĵurnalo apartan esperantan tradukon de ĝiaj francaj artikoloj. Tiam Upsala Klubo decidis kaj anoncis kun bedaŭro pri morto de „Lingvo Internacia“.

Sed en la sama numero (Decembro 1898) aperis sciigo, ke unu amiko en Lulea prenis sur sin eldonajn kostojn kaj petis Paul Nylen daŭrigi redaktadon de la „Lingvo Internacia“. Dum kelkaj monatoj, pro manko de signitaj literoj en Lulea, la eldonado estis interrompita kaj la unua numero de 1899 aperis nur en Julio. La gazeto eliradis duonmonate, po 8-paĝaj numeroj. Tamen en la lasta numero, kiu aperis en Marto 1900, la redakcio sciigis, ke „la nuna redaktoro estas preta preni sur sin eldonadon de „Lingvo Internacia“ dum jaro 1900 nur kun kondiĉo, ke almenaŭ 500 abonantoj por tiu venonta jaro „raportos sin“ antaŭ la fino de tiu ĉi jaro estanta...

Alvenis nur 216 abonoj. Nova lasta adiaŭa numero kaj nova neesperita apero en alia angulo de Eŭropo, en Magyar-Orszag (Hungarujo), de savinto, kiu prenis sur sin la gazeton.

Tiu nova oferanto estis Paul de Lengyel en Szegzard, al kiu Nylen transdonis la eldonadon kaj post unu jaro, en Oktobro 1901, eĉ la redaktadon. Tio daŭris nur 3 monatojn kaj de januaro 1902 fariĝis redaktoro Paul Fruictier en Parizo, kvankam dum kelka tempo la gazeto estis ankoraŭ presita en Szegzard.

El tiu ĉi periodo de „Lingvo Internacia“, kiu ĝis 1898 estis sola gazeto esperantista, ni notas plej gravajn faktojn.