Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/74

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

membro (1906). „L'Esperantiste“ aranĝis „Internacian Korespondadon Esperantan“ (I. K. E.) por faciligi kaj reguligi interkomunikadojn de diverslandaj Esperantistoj: je difinitaj, facilaj kondiĉoj ĉiu povis publikigi en la ĵurnalo sian nomon, adreson kaj demandojn, pri kiuj li interesiĝas. La sama gazeto en 1900 aranĝis sian unuan literaturan konkurson esperantan, en kiu estis premiitaj per 1-a premio Samuel Meyer, Hilda Cederblad (Svedujo), S-ino Zabibilon d'Her; per 2-a premio: Paul de Lengyel (Hungarujo), Elber, Magnus Nordensvan, Axel, Hasselrot, Paul Tenneson, K. Boguŝeviĉ, Iv. Ŝirjaev, Feliks Lallement.

Post multaj transloĝiĝoj alvenis ankaŭ Francujon, kie ĝi trovis bazon por trankvila vivo, la malnova esperanta ĵurnalo Lingvo internacia, kiu dum jaroj 1896-1904 estis eldonita en diversaj svedaj kaj hungaraj urboj kaj kiun fine, de jaro 1902, prenis sub sian redaktadon Paul Fruictier en Parizo.

Jen kelkaj detaloj el la historio de tiu ĉi gazeto Fondita, kiel ni jam diris, post la malapero de la Nurnberga Esperantisto, ĝia prova numero aperis en Decembro 1905 en sveda urbo Uppsala, eldonita de la Esperantista Klubo de tiu ĉi urbo kun mona helpo de V. Gernet, konata aŭtoro, loĝanta en Odessa, kiu ankaŭ prenis sur sin eldonadon de la „Biblioteko Esperanta“. Dum jaro 1898 redaktis Paul Nylen, sed en la fino de 1898 la eldonisto anoncis, ke li ne povas jam pli longe daŭrigi sian helpon. Tiam trifoje ripetiĝis konata en Esperanta historio mirinda afero, kiu konsistis ĉiam el du aktoj: unua manko de monaj fondoj kaj malĝojaj adiaŭoj de la redaktoro al la abonantoj, dua— neatendita, neesperita apero de savinto!

V. Gernet, forlasante la gazeton, proponis al