Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/73

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

poste en Lille (1899), en jaro 1900 en Limoges, La Rochelle, Valence, eu „Association polytechnique“; en 1901 — Parizo, Dijon (450 lernantoj); en 1902: liceo Condorcet, liceo Charlemagne.

La unuaj grupoj estis fonditaj en Paris (1900), Besancon, Dijon, Nice, Samoëns (1901). La unua komitato de la Pariza grupo konsistis el: G. Moch, prezidanto; Gabriel Chavet, sekretario; Alice Roux, d'Eyssautier, Frehis.

La societo Touring — Club ne rifuzis al la novaj grupoj monan helpon; en jaro 1902 ĝi dediĉis 400 frankojn al Pariza grupo, 200 fr. al Lyona, 200 al grupo en Le Havre, 100 al grupo en St. Omer, 100 al grupo en Bar sur Seine.

Al „Esperanta Asocio“ aliĝis per oficiala decido de sia urba estraro la urbo Dijon, la societoj: politeĥnika, filomatika, „Société de l’enseignement moderne“, Eĉ en malgrandaj urboj de franca provinco aperis energiaj propagandistoj, kiel Alfred Michaux en Boulogne-sur-Mer, Deligny en St. Omer, Vaillant en Angoulême, prof. H. Sentis en Grenoble, Dargis en Calais.

Baldaŭ Esperanto trapasis de Francujo en najbarajn franclingvajn landojn kaj en francajn koloniojn. En Belgujo la Brusela ĵurnalo „Le Petit Bleu“ akceptis artikolojn esperantajn. Danke al agado de Houzeau de Lahaie, J. Jamin, Ch. Lemaire, J. Coox, D-ro Van Melckebeke, M. Seynaeve, Esperanto komencis disvastiĝadi en tiu ĉi lando; en Alĝerujo faris tion kapitano Montrosier, en Madagaskaro laboris P. Bourdier, en Nova Kaledonio E. Bardoulet, en Kanado — A. P. Beauchemin, fondinto de gazeto „La Lumo“ en Monreal, Saint-Martin k. a.

Krom tio, al la Franca Societo aliĝis multaj alilanduloj. Max Muller akceptis titolon de honora