Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/72

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Generalo Sebert prezentis Esperanton al la Franca Akademio de sciencoj en ĝia plena kunsido (aprilo 1901) kaj lia raporto estis presita en la „Comptes rendus de l’Academie des sciences“.

Prof, Charles Meray priparolis esperantan aferon en speciala revuo „L’enseignement des mathématiques“[1]).

Por ebligi eldonadon de aperantaj novaj verkoj de Beaufront decidis la firmon Hachette preni en ĝiajn manojn eldonadon de esperantaj libroj. La kontrakto de la firmo kun Zamenhof estis subskribita en 1901: tiel aperis la fama „Kolekto aprobita de d-ro Zamenhof“, kiu ĝis jaro 1905 enhavis jam 50 esperantajn verkojn.

Alvenis do tempo por kunigi ĉiujn tiujn laborojn en memstara, apoganta sin nur sur samideanoj, esperantista organizacio. En jaro 1898 estis fondita la fama Societo por propagando de Esperanto. Ĝia unua komitato regule elektita estis (20 Sept. 1898): de Beaufront, prez; Henry Hamel, vicpr.; René Lemaire, sekr.; Demarest, H. Bel, Blanjean.

La Societo baldaŭ fondis kursojn de Esperanto kaj grupojn en diversaj lokoj.

Unua publika kurso estis en Grenoble (1898),

  1. Li skribis en „L'Enseignement Chrétien“ (1901, Majo): „Ekkoninte en Februaro 1900 la ekziston de Esperanto, mi ekhavis scivolon rigardi, en kio ĝi povas konsisti, scivolon tute skeptikan, ĉar mi estis kaptita de antaŭjuĝo, ke la problemo de L. I. estas tiel nesolvebla kiel la problemo de perpetuum mobile. Tiel, farinte min preskaŭ posedanto de la lingvo (trideko da horoj en tri semajnoj sufiĉis por tio), mi komencis ekzamenadon en ĉiuj landoj, kie la lingvo franca ne estas parolata, skribis 152 leterojn pri pli diversaj temoj kaj de ĉie ricevis multajn interesajn respondojn“.