Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/80

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

leto), de Beaufront (Esp. prozaĵoj), J. Evrot, S. Meyer (X. de Maistre, Molière), Kabe (d-ro Bein) (Sieroŝevski), S-ino Sarpy (Perrault), Seynaeve kaj Van Melkebecke (El Flandra literaturo), Valienne (Eneido), Capé-Monrosier (Coppée), Lallement kaj Beau (Diversaĵoj), Motteau (Shaekespeare), Lojko (Tolstoj), Borovko (Puŝkin) Burenkov (Tolstoj) Kazi-Girej (Garŝin).

Sciencaj verkoj: Boirac (Monadologio de Leibnitz), Al. Dombrovski (Pri kurbaj linioj), S. Poljanskij (Kurioza Sunhorloĝo) L. Gruey (Sunhorloĝo), Kühnl (Jan Hus).

Muzikaĵoj de F. de Ménil, L. Bernot, Adelskold, Deshayes, Fiodorov.

La nombro de Esperantistoj enskribitaj en la Adresaroj estis en fino de ĉiu jaro: 1894 — 3000, 1896 — 3997, 1897 — 4333, 1898 — 4660, 1899— 5025, 1900 — 5567, 1901 — 6578, 1902 — 7699, 1905 — 9260, 1904 — 11199, 1905 — 13103, 1906 — 16382, 1907 — 19197, 1908 — 21915.

Ni ne povas priskribi detale pro manko de materialoj la movadon esperantistan en ĉiuj apartaj landoj, en kiuj ĝi en tiu ĉi epoko naskiĝis. Ni do nur notu plej konatajn nomojn.

En Anglujo la unuaj pioniroj estis Jos. Rhodes kaj John Ellis, fondintoj de la unua grupo en Keighley (1902; en Londono: H. Bolingbroke Mudie, Ĉefeĉ (H. F. Hoveler), aŭtoro de famaj lernolibroj „ŝlosiloj“, Kol. John Pollen, Adela Schafer, F. Moscheles, I. C. O’Connor, E. A. Milidge, A. Motteau, Alf. Wackrill, Dr. Lloyd (Liverpool).

Honoran lokon inter esperantigitaj nacioj okupas du slavaj: Bohemoj kaj Bulgaroj, kiel ni jam vidis el la nomaro de gazetoj. Krom la cititaj tie nomoj de Miloslav Bogdanov, Ĉejka k. a., ni notu an-