Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/81

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

koraŭ: Ed. Kühnl, Balik, Holub en Bohemujo, St. Atanasov, J. Davidov en Bulgarujo.

Inter Germanoj: plej malnova Ludwig Emil Meier, J. Borel, d-ro Mybs (Altona), K. Wallon, fondinto de agema grupo en Braunschweig; d-ro Ad. Schmidt (Potsdam), prof. P. Christaller (Stutgart), Otto Simon, J. Schröder (Wien), d-ro Ebner (Konigsberg), d-ro Hanauer (Frankfurt) k. a.

En aliaj landoj, krom jam suprecititaj: Fr. Skeel- Giorling (Danujo), dro Runneberg, Aug. Lauren, Gustavson (Finnlando), d-ro Dragumis (Grekujo), Jos. Miletz, J. Sissmuth, P. de Lengyel (Hungarujo), A. Lopez y Villanueva, A. Sabadell, R. Codorniu (Hispa- nujo), Th. Thorsteinsson (Islando); Clarence Bicknell, nia fama poeto; Rosa Junck, d-ro Marignoni, prof. Meazzini (ltalujoj Al. Dombrovski (Litovujo); Gi Busutil (Malto)y; Midthus, J. Allum, Al. Johnsen (Norv.); A. B. Brzostowski, unua pola esperantisto, Leop. Blumental (Leo Belmont), d-ro K. Bein, Fr. Ender— (Polujo); Costa e Almeida (Portug.); pastro Schneeberger (Svisujo), Fino Cederblad (Sved.) k.a.

En Ameriko: R. Geoghegan, unua amerika Es- perantisto, d-ro M. Talmey (New-York), Twombly (Brooklin), G. Coutinha (Brazilio), L. E. Sepulveda Cuadra (Ĉilio); en Azio; Adinarajĵama Chettiar (Dam- baran, Hindujo), Gauntlett, Mackensie (Japanujo) k. a.

Priskribante tiun ĉi epokon de esperanta vivo, de Beaufront rakontas anekdoton pri franca elmigrinto, kiu, reveninte hejmen post la revolucio, al demando: „kion li faris dum tiu ĉi terura tempo“ respondis: „Kion mi faris? Mi vivis!“ Jes, aldonas Beaufront, ni vivis, kvankam oni ĉiam anoncis nian morton kaj eĉ penis rapidigi ĝin. Ni vivis malgraŭ malamikoj kaj persekutantoj, malgraŭ ĵaluzo, envio, mokado, insultoj.