Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/82

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Nun, ŝajnas al mi, ke la suprecitita respondo estis jam tro modesta: en tiu ĉi epoko Esperanto ne nur vivis, sed danke al energia agado en Francujo preparis bonan fundamenton por sia estonta progreso.

Rondoj, grupoj, apartaj Esperantistoj komencis interkomunikiĝi: personaj vojaĝoj kaj vizitoj baldaŭ aliformiĝis en interurbaj kaj regionaj kunvenoj. Kaj kiam en Calais, en jaro 1904, alvenis ne nur Francoj el najbaraj urbetoj, sed ankaŭ kelkaj alilandaj Esperantistoj[1]), la kunveno nomiĝis jam kongreso kaj estis antaŭsigno de la unua, jam vere internacia, brila kaj majesta momento en historio de Esperanto de la Bulonja Kongreso en 1905. Tiun momenton ni devas konsideri kiel komencan punkton de nova epoko en nia historio — epoko de vere internacia vivo.

————————


IV Epoko: Esperanto Lingvo Vivanta.
I. La Bulonja Kongreso
.

La 5-a de Aŭgusto 1905 estis granda tago en historio de Esperanto.

El tridek diversaj landoj de la nova kaj malnova kontinentoj alvenis en malgrandan francan urbon

  1. Ĝi konsistis el du konsidoj: unua, en Calais (7-an de Aŭg.) kiun post salutoj de d-ro Guyot, prez. de la loka grupo, prezidis Cape (Montrosier); dua, en Dower, kien la partoprenantoj veturis per vaporŝipo (8-an de Aŭig), prezidis H. Mudie. Inter ĉirkaŭ 200 ĉeestantoj estis precipe delegitoj de francaj societoj kaj de London, Dover, Deal, Courtroi, Praha, Berlin. Parolis Kühnl (Praha) Mudie, Michaux, Pourcines pri esperantaj presejoj, signo esperanta, ĉiujaraj kunvenoj k. c.