Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/83

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Boulogne-sur-Mer al invito de la tiea esperanta grupo ĉirkaŭ milo da diversnaciaj Esperantistoj.

Multaj el ili dum longa vojaĝo certe ne estis liberaj de timo, simila al tiu, kiun devas senti elpensuloj aŭ eltrovistoj, kiam ili unuan fojon faras praktikan provon de maŝino aŭ aparato, rezultato de iliaj longaj penoj kaj laboroj. Kio okazos, se ĝi ne funkcios, se ĝi ne taŭgos por sia difinita celo?

En esperantaj ĵurnaloj oni certe jam de longe legis interesajn rakontojn pri vizitoj, interparoladoj, diskutoj de diverslandaj Esperantistoj. Sed tio estis nur privataj paroladoj, dum kiuj la parolantoj estis certe indulgemaj unu por alia, helpis sin diversmaniere por reciproka kompreniĝo kaj la priskriboj de tiuj renkontoj servis per propaganda celo, en kiu iom da pligrandigo estas permesita. Sed nun, en granda publika kunveno, antaŭ tiom da diverslingvanoj, ĉu Esperanto eltenos tiel seriozan provon? Ĉu ĝi montros sin taŭga por tiu grava tasko? Multaj memoris, ke dum Volapukaj kongresoj oni parolis germane kaj ke ĉiuj aliaj lingvanoj estis devigitaj atendi pacience, ke oni traduku ĉiun proponon en ilian lingvon[1])! Certe ni ĉiuj konvinkiĝis jam delonge, ke Esperanto ne povas esti komparata kun Volapuk... tamen la graveco de la problemo ne ĉesis maltrankviligi multajn kongresanojn.

Sed ĉiuj timoj, ĉiuj duboj malaperis subite kaj plene tuj de la unua momento de la malfermo de la

  1. Ludwis Emil Meier rakontas, ke kiam Martin Schleyer estis invitita en München (1883) kaj grandega konata salo de Löwenbräukeller estis plena da Volapükistoj ĝis lasta seĝo, neniu povis paroli Volapukon, eĉ la societestroj nur balbutis.