Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/84

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kongreso! Post unuaj vortoj de Ludoviko Zamenhof, potenca ondo de entuziasmo diskuris tra la tuta salo de la Bulonja Urba Teatro, plena da kongresanoj. La ĉeestantoj ne povis atendi finon de la parolado de la Majstro kaj interrompis ĝin ofte per laŭtaj, varmaj aplaŭdoj. Ili ne povis reteni triumfan krion de tiu ideo, kiun ĉiuj profunde portis en siaj koroj, kaŝita eble jam de multaj jaroj. Jes, en tiu ĉi momento triumfe realiĝis ideo de Lingvo Internacia: Francoj, Angloj, Germanoj, Poloj, Kanadanoj, Meksikanoj... eksentis ĉiuj samtempe, ke la lingvo, kiun parolas al ili Zamenhof, estas jam ilia lingvo, kvankam ili ellernis ĝin en plej diversaj kaj malproksimaj anguloj de la tero kaj kvankam multaj eble neniam ankoraŭ aŭdis ĝin parolatan! lli eksentis veran, fortan ligilon inter si ĉiuj! Ili eksentis, ke en tiu momento la mondo, dispartigita en fremdajn, malamikajn, suspektemajn hordojn, faris fortan, kuraĝan paŝon al tuthoma frateco!

En tiu glora festo internacia Zamenhof prave diris, ke: unan fojon en homa historio ni, membroj de plej malsamaj popoloj, staras unu apud alia, ne kiel fremduloj sed kiel fratoj, ĉar hodiaŭ kunvenis ne Francoj kun Angloj, ne Rusoj kun Poloj, sed homoj kun homoj! Benata estu la Tago! grandaj kaj gloraj estu ĝiaj sekvoj!

En tiu tago Zamenhof estis plene rekompencita por siaj longaj, multjaraj laboroj, por la ofero de sia juneco, de sia tuta vivo al tiu nobla ideo!

En Historio de Esperanto devas esti enskribitaj sur honora loko la nomoj de iniciantoj kaj organizintoj de tiu unua esperanta internacia manifestacio: de Alfred Michaux, advokato, prezidanto de esperantista grupo en Boulogne-sur-Mer, — la „Unu por la