Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/92

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

grandaj oferoj kaj, ekzemple, unu malriĉa instruistino longan tempon suferis malsaton, nur por ke ŝi povu ŝpari iom da mono por la propagando de Esperanto, — ĉu ili ĉiuj faris tion ĉi pro ia praktika utileco? Se personoj alforĝitaj al la lito de morto skribadis al mi, ke Esperanto estas la sola konsolo de ilia finiĝanta vivo, — ĉu ili pensis tiam pri ia praktika utileco? Ho, ne, ne, ne! Ĉiuj memoris nur pri la interna ideo, entenata en Esperantismo; ĉiuj ŝatis Esperanton ne tial, ke ĝi, alproksimigas reciproke la korpojn de la ĥomoj, eĉ ne tial, ke ĝi alproksimigas la cerbojn de la homoj, sed nur tial, ke ĝi alproksimigas ilian korojn. Kio do tiel entuziasmigis la membrojn de la kongreso? Ĉu la muzoj per si mem? Ne, ĉiu ja povas havi sur ĉiu paŝo multe pli grandajn amuzojn, aŭskulti teatraĵojn kaj kantojn multe pli bonajn kaj plenumataj ne de nespertaj diletantoj, sed de plej perfektaj specialistoj! Ne, vi ĉiuj sentas tre bone, ke nin entuziasmigis la interna ideo de Esperantismo, kiun ĉiuj sentis en sia koro. Ni sentis, ke komenciĝas la falado de la muroj inter la popoloj, ni sentis la spiriton de ĉiuhoma frateco! Ni sentis, ke antaŭ niaj okuloj flugas la fantomo de pli bona estonteco, fantomo ankoraŭ tre nebula, kiu tamen de nun ĉiam pli kaj pli korpiĝados kaj potenciĝados. Tiuj Esperantistoj, kiuj apartenas al nia afero ne per sia korpo, sed per sia koro, tiuj ĉiam sentos kaj ŝatos en Esperanto antaŭ ĉio ĝian internan ideon; ili ne timos, ke la mondo nomos ilin utopiistoj; ili estos fieraj pri tiu nomo! Ĉiu nova kongreso fortikigos en ili la amon al la interna ideo de la Esperantismo kaj iom post iom niaj ĉiujaraj kongresoj fariĝos konstanta festo de la homaro kaj de homa frateco!“