Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/93

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Post tiu solena parolado la naciaj delegitoj salutis la kongreson je nomo de siaj landoj.

La laborojn komencis Gaston Moch, ĝenerala sekretario, kiu konforme al la decido de la Bulonja Kongreso, raportis pri la demandoj, resenditaj al la nuna Kongreso, kiujn la Komitato esploris. El ĉiuj proponoj kaj demandoj, kies nombro estis 54, nur kelkaj estis rekomenditaj al la atento de la Kongreso: pri mona helpo de riĉuloj; pri redaktado en esperanto de ĉiuj avizoj, difinitaj por internacia publiko; pri aldono de esperanta traduko de titoloj sur libroj; pri pligrandigo de niaj adresaroj per utilaj detaloj; pri presigo en ĵurnaloj de raportoj pri niaj kongresoj; pri propagando inter specialistoj, pri internacia poŝtmarko. La projekto pri elekto de esperantaj konsulejoj en diversaj urboj (propono de A. Carles el Beziers kaj de la esp. klubo en Wien) estis diskutita detale kaj la kongreso akceptis ĝin unuanime.

E. Boirac, konsiderante, ke la Lingva Komitato estis kreita en Boulogne nur provizore kaj ke li ankaŭ prezidis ĝin nur provizore laŭ peto de d-ro Zamenhof, nun transdonis siajn povojn al la aŭtoro de Esperanto. Zamenhof tamen petis konsideri la Lingvan Komitaton kiel definitivan ĉefan esperantistan lingvan institucion kun d-ro Boirac, kiel ĝia prezidanto. La kongreso per laŭtaj aplaŭdoj aprobis tiun ĉi proponon.

Demandoj pri novaj vortoj en naciaj vortaroj (Aymonnier), pri esperanta festotago (O. Simon), pri metodo de instruado de Esperanto — estis resenditaj al la Lingva aŭ Organiza komitatoj. La propono de G. Moch pri fondo de Konstanta komitato de Kongresoj estis akceptita kaj oni elektis: Sebert, Michaux, Schneeberger, Mybs, Hanauer, Mudie, Moch; krom tio, speciala por ĉiu kongreso loka komitato, estos