Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/94

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

elektita inter lokaj Esperantistoj. Kiel sidejo de tiu konstanta komisio estis elektita la Centra Oficejo en Parizo, fondita kaj organizita en tiu ĉi jaro danke al privata helpo de eminenta Esperantisto, kiu deziris resti nekonata. Fine, la Ĝeneva Kongreso elektis Britujon, kiel lokon de la sekvanta kongreso, lasante al anglaj Esperantistoj elekton de plej taŭga por tio urbo.

Oni rakontis pri la Ĝeneva Kongreso, ke la ĝenevanoj komence rigardis Esperantistojn kun iom moka indiferenteco. La urbo eĉ rifuzis urban teatron kaj la universitatajn salojn por la kongresaj kunvenoj. Sed kiam la grandega salo Victoria-Hall pleniĝis de divesnaciaj samlingvanoj, Ĝenevanoj, sidantaj en galerioj, komence grande mirigitaj, post kelkaj momentoj jam entuziasme aplaŭdis la Esperantistaron. De tiu ĉi momento Ĝenevo fariĝis unu el ĉefaj centroj de Esperantismo.

La II-a Cambridge’a Kongreso komenciĝis per granda strata manifestacio. Oni vidis en Cambridge’aj stratoj kvazaŭ bildon de pasintaj tempoj: la urbestro, Stace, en antikva solena robo, antaŭirita de sceptroportisto; la „Aldermen“ en tradiciaj riĉaj kostumoj kaj en malnovaj urbaj kaleŝoj; Rev. Roberts, Vic, Kanceliero de la Cambridge’a Universitato, profesoroj Boirac, Cart, Bourlet en universitataj roboj, gen. Sebert en akademia kostumo, anglaj, francaj, danaj, hispanaj oficiroj — ĉiuj renkontis D-on Zamenhof en stacidomo, ornamita de tapiŝoj kaj standardoj, dum en la korto staris taĉmento de rajdistoj „Frentiersmen“ en paradaj uniformoj. La alveno de Zamenhof estis salutita per esperanta himno, per multenombraj sonoriloj de la Cambridge’aj preĝejoj, per krioj kaj aplaŭdoj (la nombro de kongresanoj estis 1324).