Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/95

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La malfermo de la kongreso okazis vespere en la Cambridge’a Teatro. Al saluta esperanta parolado de la Urbestro, Zamenhof respondis:

„Antaŭ tri semajnoj finiĝis ĝuste dudek jaroj de la tago, kiam aperis publike la unua libro pri la lingvo Esperanto. Dudek jaroj de laborado por la Esperantismo! kion tio signifas oni komprenos nur iam poste, kiam oni legos la detalan historion de la Esperantismo. Multaj el vi konas la historion de la lastaj dek jaroj de la Esperantismo, kiam la longe dormintaj semoj komencis doni la unuajn trunketojn; sed tre malmultaj el vi konas la historion de la unuaj dek jaroj, kiuj konsistis el senfina, ŝajne tute sensukcesa semado. La historio de la Esperantismo iam rakontos al vi pri ĉiuj semantoj. Nun nia afero staras forte. Centoj da miloj da radikoj kaj radiketoj subtenas nian arbon, kiu jam ne timas la venton; ni faras manifestacion kaj propagandon por la Esperantismo ne pro la utilo, kiu ĉiu el ni persone povas havi de ĝi, sed pro tiu gravega signifo, kiun la Esperantismo havas por la tuta homato, pro tiu komunhoma celo, kiu nin, aktivajn Esperantistojn, altiris al Esperanto; ni kunvenas ĉiujare el ĉiuj partoj de la mondo, por havi la ĝojon vidi samideanojn, por premi iliajn manojn, por varmigi en ni per reciproka renkontiĝo kaj kunvivo la amon kaj entuziasmon por la ideo, kiun la Esperantismo en si enhavas. Kaj tio ĉi estas la ĉefa esenco kaj la ĉefa celo de niaj kongresoj. Iom post iom Esperantujo fariĝos edukejo de la estonta interfratigita homaro, kaj en tio ĉi konsistas la plei gravaj meritoj de niaj kongresoj. Vivu Esperanto, sed antaŭ ĉio vivu la celo kaj la interna ideo de Esperantismo; vivu Frateco de la popoloj, vivu ĉio, kio rom-