Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/97

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

poste, en la lasta kunsido, Mayor jam parolis Esperante[1]).

Dum kvar kunsidoj ĝeneralaj estis legitaj kaj diskutitaj raportoj pri agado de la Lingvo Komitato; pri la movado inter blinduloj (Cart); pri internacia monsistemo (de Saussure); pri tutmorida festo esperantista (O. Simon); pri fondo de Esperantistujo (Wilhaker); pri loko de la sekvanta kongreso, kiun oni decidis organizi en Germanujo.

La Kongreso akceptis regularon, laŭ kiu la celo de esperantaj kongresoj estas esploro de ĉiuj demandoj komuninteresaj por ĉiuj Esperantistoj, kun escepto de religiaj, politikaj kaj socialaj demandoj, kiuj ne devas esti tuŝataj kaj de la lingvaj, kies esploro kaj solvo estas rezervitaj al la Lingva Komitato. La Kongresa Konstanta Komitato konsistos el: Internacia organiza Komitato, elektita de ĉiu Kongreso por prepari la sekvantan, kiu enhavos krom la elektitaj membroj, la prezidantojn de la antaŭaj Kongresoj; Loka Komitato, kiel delegacio de la Organiza Komitato; ĝeneralan sekretarion, elektitan de ĉiu Kongreso porla periodo ĝis la sekvonta Kongreso, kaj, se estas necese, sekretariojn-adjunktojn.

  1. „En tiuj ĉi tagoj — li diris — mi vidis miraklon post miraklo. Miraklon de Kompato: sub patra zorgo de Th. Cart blinduloj legas, vidas per fingroj, per oreloj... miraklon de Jeriho: muroj de malfido falis, dissaltis sub la forta voko de nia Josuo, de niaj Izraelidoj... miraklon de Pentekosto: Partoj, Medoj, Rusoj, Francoj, Germanoj, Poloj, Danoj, Amerikanoj, Andloj „komprenante unu la alian“, riparante la malfeliĉaĵon de Babilono, faras „unu rondon familian“. Tie ĉi, la poeto Ovidius Naso ne bezonus plendi „barbarus hic ego sum quia non intelligor ulli“. Ne, post kelkaj horoj kun esperanta lernolibro li ekkrius ĝojege: „non Sum barbarus, hic inteligor omnibus“! Tial vivu la nove eltrovita lando Esperantujo! kun ĝia nova Kristoforo Kolumbo! Viva/ Esperantimus, erescat, floreat multos in annos!