Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/98

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Sur la revena vojo atendis d-ron Zamenhof solena entuziasma akcepto de la Londona urbestraro kaj de Londonaj esperantistoj. Sir Vezey Strong, „Alderman“, anstataŭanto de Londona Lord-Major, salutante la Esperantistojn, afable konsentis, ke „se internacia lingvo ne povas fariĝi la angla, ĝi estos Esperanto“!

IV. Belan kongreson organizis unu jaron poste la „Kvaro por Kvara[1]): d-ro Mybs, d-ro Schramm, Mario Hankel kaj G. Arnhold en Dresdeno (15-22 de Aŭg. 1908). Tiu kongreso ricevis protekton de la Reĝo Frederiko-Aŭgusto de Saksujo; en ĝia honora prezidantaro ni trovas ankaŭ nomojn de D-ro Beck, saksa ministro de publika instruado; Beutler, ĉefurbestro de Dresdeno; Grafo v. Hohenthal und Bergen, ministro de eksteraj aferoj; von Metsch-Reichenbach, ministro de la reĝa domo; von Eriegern, ĉambelano; ĝeneralo v. Hausen, milita ministro, de multaj profesoroj, parlamentanoj, urbaj delegitoj.

Oficialaj reprezentantoj estis: Ŝimura, oficiala delegito de la ministro de Instruado de Japanujo; Straub, oficiala delegito de la Registaro de Usono; Yemans, oficiala reprezentanto de la Filipina registaro; Pujula, oficiala reprezentanto de la Provinca Deputitaro de Barcelono; Adolphe Moynier, oficiala delegito de la Internacia Komitato de Ruĝa Kruco; Gaston

  1. Altred Michaux, organizinto de la unua Bulonja Kongreso, estis nomita „La Unu por la Unua“. En Ĝenevola luka Komitato konsistis el Schneeberger kaj Renard: „la duo por la dua“; en Cambridge — „La Trio por la Tria“: Pollen, Cunningham, Mudie, sekve por la Dresdeno Kongreso estis kreita „Kvaro por la Kvara“ k. t. p.