Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/122

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kia kaŭzo la lingvoj kreitaj blinde tiun ĉi oportunajon ne havas; ĉar estus ridinde imiti kun malutilo al ni mem iajn misteraĵojn, se ni ne komprenas ilian sencon kaj celon. Sed se ni rigardos pli profunde, ni baldaŭ vidos, ke la „leĝo de la akcento“ eĉ ne estas ia misteraĵo, kaj tio, en kio ni serĉis ian leĝon naturan, estas simpla okazaĵo, kiu kun la esenco kaj spirito de la lingvoj havas nenion komunan. La lingvo de ĉiu nacio kreiĝis tiam, kiam la nacio ne sciis ankoraŭ skribi kaj la lingvo transiradis de unu homo al alia nur per la orelo; la orelo de Johano aŭ Petro ofte ne bone aŭdadis, la memoro senkontrola ne bone tenadis, kaj tiel la vortoj renversiĝadis kaj akceptadis diversajn sovaĝajn formojn; kontroli la vortojn per skribado oni ne povis, kaj tial la plej puraj kaj senŝanĝaj restis nur tiuj silaboj, kiujn oni bone aŭdis, t. e. la silaboj akcentitaj. Jen estas la tuta mistera kaŭzo, kial la silaboj akcentitaj ofte restadis senŝanĝaj, dum la tuta cetera parto de l’vorto ŝanĝiĝadis — el simpla senhelpa neceseco kaj ne el ia lingva leĝeco. De la momento, kiam ia popolo ricevas skriban literaturon, ni jam tian blindan lingvan akrobataĵon ne renkontas. Sed se ni, havantaj literaturon skriban pli frue ol literaturon buŝan kaj orelan, sciantaj skribi kaj legi kaj povantaj gardi la lingvon de blinda malbonorela renversiĝado, volus intence fari la erarojn, kiujn niaj neinstruitaj antaŭuloj faris el blinda neceseco, — ni estus similaj je tiu naivulo, kiu, havante du bonajn okulojn, intence falis super ŝtono kaj vundis al si la kapon... ĉar li vidis, ke antaŭ li multaj blinduloj falis super tiu ĉi ŝtono, kaj li pensis, ke oni tiel necese devas fari!

Sekve se ni eĉ en nenia blinde kreita lingvo trovus la transportadon de l’ akcento de unuatempa silabo sur silabon alian pro konstanteco de l’ akcento, tio ĉi neniel devus nin deteni de[1] enkonduki tiun ĉi oportunaĵon en nia arta kaj konscie kreita lingvo, tiel same kiel la malregula konjugado en ĉiuj lingvoj ne sole ne devigas, sed ankaŭ tute ne pravigas nin enkonduki intence malregulan konjugadon en nia lingvo. Sed por forigi ĉiujn dubojn de la personoj, kiuj, ne konfidante al tio, kion la praktiko al ili montras, teorie timas, ke eble... eble... oni ne scias... oni ne vidis ekzemplojn k.t.p. — ni fine montros ankoraŭ, ke la transportado de l’ akcento de unu silabo sur alian ne estas eĉ ia ennovaĵo de nia flanko, sed ĝi ekzistas jam en la lingvoj naturaj, kvankam tiuj ĉi tute ne bezonis zorgi pri facileco. Apartajn ekzemplojn vi trovos sur ĉiu paŝo en ĉiu lingvo; sed, por ne malproksime foriri de nia lando, ni bezonas nur kompari la lingvojn rusan kaj polan, kaj ni vidos, ke tute tio sama, kion ni faris en nia lingvo, estis jam antaŭe farita de la naturo mem en la natura lingvo pola. De neniu kaj de nenio devigata, la lingvo pola akceptis konstantan akcenton sur la antaŭlasta silabo, kvankam en aliaj slavaj lingvoj en

  1. malofta uzado de l’ prepozicio „de“ antaŭ infinitivo — ĉu ne tute ĝusta?!