Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/130

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kiel krei konstantan fonton, kiu donus al ni ĉiujare ne malpli ol 5000 rublojn? La plej bona rimedo kompreneble estus, se iu el la riĉuloj, kiuj interesas sin je ĉiuhomaj aferoj, volus oferi unufoje 100 000 rublojn kaj tiel krei eternan fondon, kies procentoj estus tute sufiĉaj por je eterne certigi la regulan progresadon de nia afero. Sed pri io simila ni nun ne povas ankoraŭ eĉ revi, ĉar la grandaj riĉuloj staras ankoraŭ tute flanke de nia afero. Per si mem la sumo ne estas tre granda; vidante, kiel ofte la riĉuloj oferas sumojn dek kaj cent fojojn pli grandajn por celoj publikaj malpli gravaj kaj malpli facile atingeblaj, ol la nia, ni povas tute kuraĝe esperi, ke ankaŭ por nia afero pli aŭ malpli frue troviĝos grandaj oferantoj; sed nun la tempo de grandaj oferoj ankoraŭ ne venis por nia afero; ne sole unu granda riĉulo ne donos ankoraŭ la necesan sumon, sed eĉ kelkaj riĉuloj kune ĝin ne kreos. En konstanta laborado ni pacience atendos, ĝis la tempo de la grandaj oferoj venos kaj ĝis tia eterna fondo, per unu fojo aŭ iom post iom, estos kreita; sed ĝis tiu tempo estas eble ankoraŭ tro longe (kvankam ĝi povas kompreneble ankaŭ veni al ni de ia flanko tute neatendite tre baldaŭ); sekve ni dume devas certigi al ni la ĉiujaran sumon de 5000 rubloj per niaj propraj malgrandaj, sed kunigitaj fortoj.

Kvankam inter niaj amikoj ne trovas sin ankoraŭ grandaj riĉuloj, tamen alporti per fortoj kunigitaj la sumon de 5000 rubloj ĉiujare al ĉiuj esperantistoj kune jam estus afero facila … se efektive ĉiu el ni volus fari, kiom li povas. Sed la sperto faris nin pesimistaj, kaj ni tute ne esperas, ke en la nuna tempo eĉ tiu ĉi malgranda sumo povu esti ĉiujare kolektita per memvolaj oferoj de niaj amikoj. (La abonado de la „Esperantisto“ estas certe ne granda ofero, kaj tamen 9/10 el niaj amikoj estas tiel „ekonomiaj“, ke ili anstataŭ mem aboni, legas la ekzempleron de ia konato aŭ tute nian gazeton ne legas.) Tiel anstataŭ kalkuli je ricevotaj oferoj, ni volas fondi el niaj amikoj akcian societon, al kiu apartenos la tuta financa flanko de nia afero, tiel ke proporcie je la enportitaj sumoj, la membroj dividados inter si ankaŭ la tutan estontan materialan profiton de nia afero. Akcianojn ni pli facile trovos, ol oferantojn, tiom pli, ke ni transdonas al ili aferon jam pretan, en kiu ĉiuj grandaj elspezoj fondaj kaj preparaj, ĉiuj riskoj kaj grandaj perdoj necesaj en la komenco de ĉiu entrepreno estas jam faritaj ne el ilia poŝo. Por ke en la afero povu partopreni ne sole homoj bonhavaj kun sumoj grandaj (ju pli granda la enportita sumo, des pli granda kompreneble estos la ricevota profito), sed ankaŭ la plej malriĉaj el niaj amikoj, ni ellasas la akciojn en la sekvanta maniero:

a) La pago por la akcioj ne estos unufoja, sed konsistos en pagoj ĉiujaraj.

b) La ĉiujara pago por ĉiu akcio estos tre malgranda, nome: dek rubloj ĉiujare.