Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/129

El Vikifontaro
Estis problemo provlegante ĉi tiun paĝon

nia afero. Sed tion ĉi mi nun povus fari nur tiam, se oni povus difini por mi certan salajron kaj per tia maniero doni al mi la eblon ekzisti kaj labori, tiom pli, ke nun, kiel oni malsupre vidos, ekster ĉiuj ĝisnunaj laboroj komenciĝos ankoraŭ la eldonado de multaj verkoj (ne malpli ol unu folio ĉiusemajne), kaj por mia okupado je mia propra profesio ne restos jam eĉ unu libera minuto.

Difininte jam certan sumon por la subtenado de la afero, ni devus ankaŭ memori pri ĝia progresigado kaj ni devas difini certan, kvankam eĉ ne grandan sumon por la senhalta propagandado kaj certan sumon por la senĉesa eldonado de ĉiam novaj verkoj.

Sekve por ke nia afero ne sole regule daŭrigu sian vivon kaj traatendu la malfacilan tempon de la indiferenteco de la mondo, sed ankaŭ senhalte progresadu, estas necese, ke ni per komunaj fortoj kreu por ĝi ian fonton, kiu ĉiujare donus al ĝi:

a) Por eldonado de la „Esperantisto“ (kiu en tia okazo, ne bezonante jam enspezojn de la abonantoj, povus esti donata al la membroj de nia fondota societo senpage kaj la enspezojn de ĉiuj flankaj abonantoj enporti en la kason de la societo)

............500 r.

b) Por la kondukanto de nia gazeto kaj afero, por ke li havu la eblon sin teni, ĝis troviĝos alia fidebla kondukanto senpage

............2000 r.

c) Por la senhalta daŭrigo de la propagando kaj varbado de ĉiam novaj amikoj kaj societanoj

............500 r.

d) Por la senhalta eldonado de ĉiam novaj verkoj (ne malpli ol unu presita folio ĉiusemajne) kaj poŝta dissendado de ĉiuj ekzempleroj al la membroj de la societo*

............2000 r.
Kune 5000 r.


Detala kalkulo de la tuta elspezata mono estos ĉiujare donata en la „Esperantisto“.

Kun la tempo ni sendube havos senkompare pli multe, ol 5000 rublojn ĉiujare, kaj ju pli da mono ni havos, des pli rapide kaj bone iros kompreneble nia afero. La dirita sumo estas tre malgranda kaj facile kreebla. Multaj institucioj, kiuj ne alportas eĉ milan parton de la utilo, kiun ni atendas de nia afero, englutas ĉiujare mil fojojn pli multe, ol tiu ĉi sumo. Sed tiu ĉi sumo estas la minimo[1], kiun ni bezonas. Se tiu ĉi sumo estos al ni por ĉiu jaro certigita, ni povos jam esti tute trankvilaj pro la estonteco de nia afero.


*  Kaj ankaŭ konstante al 100—200 plej gravaj redakcioj de gazetoj, por ke la mondo ĉiam ripete aŭdadu pri la progresado de nia afero.

  1. komp. supre la rimarkigon al paĝ. 125.