Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ankoraŭ vivus, konstatus tian novan kutimon kaj konsentus ĝin, ĉar gi estas principo de progresemo[1].

2. Arkaikaj formoj. Pri la arkaikaj formoj mi tute samopinias kun E. Wüster, kiu diras en sia „Radikaro“ (citita jam en la antaŭparolo) paĝ. 7: Tiaj arkaikaj formoj kompreneble havas intereson nur historian, por hodiaŭa uzo Zamenhof ne rekomendus ilin.“ Arkaikaj formoj fakte havas nur intereson historian. Uzitaj hodiaŭ, ili eble nur konfuzigus la leganton, kiu ne estas sufiĉe interesita por ĉi tiu afero, kaj li supozus preserarojn.

Pro tio mi presigis ankaŭ la artikolojn kun arkaikaj formoj laŭ moderna skribmaniero kaj notos kelkajn el ili nur sub la teksto.

II. ĜENERALA ARANĜO DE LA LIBRO

1. Uzado de „Petit“-literoj. La hodiaŭa esperantistaro estas ĝenerale malriĉa kaj nek povas nek volas fari grandajn elspezojn por libroj. Ĝi postulas malmultekostajn librojn. Nu, se oni, eldonante iun libron, ne povas ŝpari je la tekstoj, oni devas ŝpari je la grandeco de la prestipoj, por eviti eldonon en kelkaj volumoj. Mia libro devis enhavi siajn nunajn tekstojn, sed ankaŭ ne pli ol certan nombron da presfolioj. Vole nevole mi devis elekti la vojon, ebligi tion per diversaj litertipoj. Pro tio la eldonejo ne povis uzi por ĉiuj partoj de la libro la normalajn prestipojn. Laŭ mia propono ĝi prenis por la plej ĉefaj artikoloj la normalan tiparon, por la aliaj la tiel nomatan „Petit“-skribon, t. e. kun pli malgrandaj tipoj. Bedaŭrinde, sed ne ŝanĝeble! Cetere la „Petit“-tiparo en ĉi tiu libro estas pli klara kaj pli bone legebla, ol la normala tiparo en multaj aliaj libroj kaj gazetoj.

2. Kursiva skribo. Ĉio, kion mi aldonas persone al la kolektita materialo, ĉu en enkondukaj vortoj, klarigaj notoj, surskriboj, fontindikoj ktp., estas presita kursive, por ebligi al la legantaro tujan diferencigon. (Pri kelkaj detalaĵoj vidu la enkondukajn vortojn al la parto „Leteroj“.)

3. Vortoj presitaj kun interlitera spaco. Tio, kio estas presita en „La Esperantisto“ aŭ en aliaj gazetoj kun

  1. En unu el la multnombraj artikoloj pri reformoj („La Esperantisto“ 1890, paĝ. 39 „Al la demando pri reformoj“) Zamenhof pritraktas la proponon (de Kürschner en Zürich) „ke ni tute ne uzadu en nia lingvo grandajn literojn“ kaj li diras pri ĝi: „Tiu ĉi propono estas laŭ mia opinio tre prudenta, kaj mi ĝin aprobas el la tuta koro, ĉar efektive la uzado de du specoj de literoj estas tute superflua kaj sensenca. Sed ĉar tio estas demando ne sole de nia lingvo, sed entute de ĉiuj lingvoj… tial mi pensas, ke ni devas lasi tiun ĉi demandon por tempo estonta.“