Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

interlitera spaco, estas same presita en ĉi tiu libro. Laŭ sama maniero estas presitaj la partoj de la Zamenhofaj leteroj, kiuj estas substrekitaj de li. Kie Zamenhof ankoraŭ pli akcentis la gravecon de siaj vortoj, ekz. en la presaĵoj per dikaj literoj aŭ en la leteroj per duobla substreko, tie estas uzataj en mia kolekto ankaŭ substrekoj. (Tio ne valoras rilate la artikolojn el „La Esperantisto“, vidu II. A.)

4. Nombrado de la unuopaj tekstoj. La celo de ĉi tiu libro estas — krom la en la antaŭparolo aludita — ankaŭ tiu, ebligi facilan superrigardon super ĉiuj originalaĵoj de Zamenhof. Mi esperas, ke esperantistoj, kiuj bezonos la Zamenhofan materialon por scienca laboro, uzos mian kolekton. Al ili mi i. a. volas ŝpari la tro longan kaj detalan citadon.

Pro tio mi nombradis en ĉiu de la partoj I-VI, kiuj havas latinajn ciferojn, la tekstojn interne de ĉiu parto per arabaj ciferoj. Do, oni estontatempe povos citi tre facile laŭ mia kolekto; ekz. jenmaniere:

I. 15=Antaŭparolo al la Plena Vortaro Rusa-Internacia 1910.
II. 88=Artikolo „Fina rezultato de la voĉdonado“ en „La Esperantisto“ 1894, paĝ. 161-162.
III. 12=Gentoj kaj Lingvo Internacia“. Memuaro verkita por la Kongreso de Rasoj 1911.
IV. 13=Parolado ĉe la Solena Malfermo de la Prepara Konferenco de Ruslandaj Esperantistoj en Peterburg 1910.
V. 64=Letero al Vladimir Majnov de la 29.III.(10.IV.)1889.
VI. 6a=Lasta, ĝis nun malmulte konata, strofo de la „Preĝo sub la verda standardo“.

Laŭ tia maniero oni povos enordigi en „Suplementon“ ankaŭ la eble ankoraŭ trovotajn artikolojn kaj leterojn en unu el la partoj I-VI, komencante nombradi per la numero, kiu sekvas la lastan numeron de mia kolekto.

Ĉar mi donos la latinajn kaj arabajn citciferojn, krom je la koncerna loko en la surskribo, ankaŭ super la paĝoj de la libro, oni, serĉante ion, ne bezonos traserĉi registron, sed tuj trovos la serĉitan tekston.

N. B. Pri aliaj eksteraĵoj bonvolu kompari la enkondukajn vortojn al la unuopaj partoj de la libro.