Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/267

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ne sufiĉa; sed kiam mi vidis, ke de tiu tutmondeco tute ne ekzistas eĉ la plej malgranda signo kaj la tuta tutmondeco konsistas nur en la nomo, kaj ke oni povas la unuan trovitan ŝtonon nomi butero kaj proponi al la homoj ŝmiri ĝin sur pano, — mi estis tiel frapita, ke se la ideo de lingvo tutmonda ne estus por mi tiel kara, mi estus preta en la unua minuto fariĝi volapükisto! La lingvo turka ne estas lingvo tutmonda, ĉar, sciante la lingvon turkan, vi ne povas kompreniĝi kun personoj kiuj tiun ĉi lingvon ne scias; nun mi fosis en la tuta libro de sinjoro Schleyer por trovi, kiel mi povas per la Volapük kompreniĝi kun personoj kiuj ne ellernis la Volapük’on; mi nenion trovis, sed videble la Volapük tamen estas lingvo tutmonda, ĉar jam la nomo mem ĝin ja montras!! Se vi diros france „artiste“, multaj homoj en la mondo vin ne komprenos; sed diru nur „kanal“, tiam la tuta mondo tuj komprenos, ke vi pensas pri artisto, — ne vere, sinjoroj volapükistoj? ĉar vi ja esprimis vin en la „lingvo de la tuta mondo!“

Ĉiuj provoj pazilogiaj, proponitaj al la mondo en diversaj tempoj, penis, kvankam ne feliĉe, doni al la mondo ion kion donas neniu el la ekzistantaj lingvoj, — t.e. doni al ĉiu el ni ian eblon kompreniĝi kun homoj, kiuj ne scias nian lingvon; sed sinjoro Schleyer ne trovis necese doni eĉ kion ajn similan, kaj anstataŭ ĉio ĉi li donis nur la sofismon: „jen vi havas novan lingvon: se la tuta mondo ĝin akceptos, tiam ĝi alportos al la mondo grandegan utilon“. Tiu sofismo en la komenco estis ĉie akceptita kompreneble kun rido; sed kiam sinjoro Schleyer ne perdis la energion kaj malgraŭ la rido[1] daŭrigadis sian aferon, agitadis, eldonadis verkojn etc. kaj kiam la senlaca reklamo trumpetis, ke amasegoj da homoj ellernis la Volapük’on, ke ĝi faras grandegajn progresojn etc. etc. — tiam baldaŭ troviĝis amaso da homoj, kiuj ricevis respekton por la „potenca Volapük“, kaj ili aliĝis al ĝi, magnetizitaj de la volo de l’aŭtoro.

Se unu fojon homo ricevis kredon por ia afero, li komencas serĉadi en tiu afero diversajn bonajn flankojn; kaj kiu serĉas, tiu kompreneble trovas, tiom pli se li ne estas tre postulema kaj anstataŭ kritike analizadi siajn trovojn li estas preta trompadi sin mem, por nur pravigi sian kredon en siaj propraj okuloj. Per tia maniero la partizanoj de la Volapük komencis baldaŭ trovadi en tiu ĉi lingvo multajn bonajn flankojn kaj ili ĉie ilin eltrumpetas. Pri tiuj ĉi „bonaj flankoj“ de la Volapük mi ne devus eĉ paroli, ĉar se la plej ĉefa eco de la afero ne ekzistas, tiam la ecoj malpli gravaj havas por ni nenian signifon.

  1. teksto: ridon.