Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/268

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Tiel, ekzemple, se vi bezonas muzikiston, kaj sian servon proponos al vi homo, kiu la muzikon tute ne komprenas sed kiu por tiu ne drinkas, ne ŝtelas etc., vi kompreneble tuj lin forpelos, ĉar de muzikisto vi postulas ke li sciu ludi, kaj vi ne povas kontentiĝi je tio, ke li ne drinkas kaj ne ŝtelas. Tiel de la Volapük, kiu sin nomas lingvo tutmonda, ni atendas antaŭ ĉio, ke ĝi donu al ni ian eblon kompreniĝi kun ĉiu bone edukita homo, kaj se tiun ĉi econ la Volapük ne havas, tiam ĉiuj aliaj ĝiaj flankoj havas por ni nenian signifon. Sed por ke la volapükistoj min ne kulpigu, ke mi kaŝas la bonajn flankojn de ilia lingvo, mi analizos tie ĉi ĉiujn bonajn ecojn de la Volapük, malgraŭ ke ili, kiel mi jam diris, danke la mankon de la ĉefa eco, havas por ni nenian signifon. Feliĉe tiuj bonaj flankoj en la Volapük estas tiel malmultaj, ke mi ne bezonos multe turmenti per ili la leganton.

a) Ĉu la Volapük estas bonsona? Ne! Kiu legis nur malgrandan pecon en Volapük, devas ekkrii: fi, kiaj sovaĝaj sonoj! Se la lingvo Esperanto estus malbonsona, mi povus pravigi min per tio, ke mi ne povis krei la vortojn tute laŭ mia volo kaj arbitro, ke mi devis preni ilin laŭ certaj leĝoj, ke ili estu rekoneblaj; ke mi devis ilin subigi al diversaj aliaj gravaj reguloj kiuj faciligas la vortfaradon etc.; mi povus diri, ke mi devis oferi la agrablan pro la utila. Sed sinjoro Schleyer, kiun neniaj gravaj leĝoj ligis, kiu pri la komprenebleco de la vortoj ne zorgis kaj kreis la vortojn kiel li volis, — li povis almenaŭ tre facile krei lingvon tre agrablan kaj bonsonan! Tamen komparu pecon skribitan en Volapük kun peco skribita en Esperanto, kaj certe ne malfacile estos por vi diri, kio estas pli bonsona.

b) Eble la Volapük estas facile elparolebla? Ĉar la sola leĝo por sinjoro Schleyer estis lia propra volo kaj se ia litero ne plaĉis al li, li ĝin kuraĝe elĵetis (ekzemple la gravan literon r), — tial li povis tre facile elĵeti el sia lingvo ĉian literon maloportunan. Tamen la tuta Volapük estas plena je la literoj ä, ö, ü, kiujn la plej granda parto de l’mondo neniel povas elparoli. Ankaŭ en la lingvo Esperanto ekzistas kelkaj sonoj, kiuj por kelkaj popoloj estas maloportunaj; sed ili restis en la lingvo ne pro la arbitro de la aŭtoro, sed por ebligi la rekoneblecon de la vortoj kaj ne enkonduki malagrablan monotonecon; ankaŭ la sonoj estas tiaj, ke kutimiĝi je ili estas facile por ĉiu popolo, kiu ilin ne havas en sia propra lingvo. Tiel, ekzemple, multaj plendas la sonon ĵ; sed ne parolante iam pri tio, ke ĉe grandega amaso da vortoj prenitaj el la lingvo franca tiu ĉi sono estas necesa, ĝi efektive al neniu