Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/278

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
N-ro 1.
1900

Esenco kaj Estonteco de la Ideo de Lingvo Internacia

Wüster: Es

„Fundamenta Krestomatio“. Kvina eldono, paĝ. 268—316.

En la „Fundamenta Krestomatio“ ĉi tiu traktaĵo estas nomita: „Raporto verkita de anonima aŭtoro kaj legita (en formo iom ŝanĝita kaj mallongigita) de s-ro L. de Beaufront en la kongreso de l’Association Française pour l’Avancement des Sciences (Parizo 1900).“ Do, ĝi estas verkita eble komence de 1900. Pri la preciza jaro mi ne povas konstati ion. Oni poste supozis, ke de Beaufront estis la aŭtoro. Ĉi tiun opinion d-ro Zamenhof refutis en unu el la „Lingvaj Respondoj“ („Pri Propaganda Artikolo“, vidu II. 117). Tamen li tie ne diras, ke li mem estas la aŭtoro. Sed la pseŭdonimo, sub kiu la traktaĵo aperis, nome „Unuel“, estas la pseŭdonimo de d-ro L. L. Zamenhof mem. Pri tio parolas Zamenhof en sia VI-a kongresa parolado en Washington (vidu IV. 11), ankaŭ en letero al Krestanof (vidu V. 356).

I

Ĉiuj ideoj, kiuj estas ludontaj gravan rolon en la historio de la homaro, havas ĉiam tiun saman egalan sorton: kiam ili ekaperas, la samtempuloj renkontas ilin ne sole kun rimarkinde obstina malkonfido, sed eĉ kun ia neklarigebla malamikeco; la pioniroj de tiuj ĉi ideoj devas multe batali kaj multe suferi; oni rigardas ilin kiel homojn frenezajn, infane malsaĝajn, aŭ fine eĉ rekte kiel homojn tre malutilajn. Dum la homoj, kiuj okupas sin je ĉia plej sencela kaj senutila sensencaĵo, se ĝi nur estas en modo kaj konforma al la rutinaj ideoj de la amaso, ĝuas ne sole ĉiujn bonojn de la vivo, sed ankaŭ la honoran nomon de „instruituloj“ aŭ „utilaj publikaj agantoj“, la pioniroj de novaj ideoj renkontas nenion krom mokoj kaj atakoj; la unua renkontita tre malmulte lerninta bubo rigardas ilin de alte kaj diras al ili, ke ili okupas sin je malsaĝaĵoj; la unua renkontita gazeta felietonisto skribas pri ili „spritajn“ artikolojn kaj notojn, ne preninte sur sin la laboron almenaŭ iom ekscii, super kio ili propre laboras; kaj la publiko, kiu ĉiam iras kiel anaro da ŝafoj post la kriemuloj, ridas kaj ridegas kaj eĉ por unu minuto ne faras al si la demandon, ĉu ekzistas eĉ guto da senco kaj logiko en ĉiuj tiuj ĉi „spritaj“ mokoj. Pri tiuj ĉi ideoj „estas modo“ paroli ne alie, ol kun ironia kaj malestima rideto, tial tiel agas ankaŭ A kaj B kaj C, kaj ĉiu el ili timas enpensiĝi serioze eĉ unu minuton pri la mokata ideo, ĉar li „scias antaŭe“, ke „ĝi krom malsaĝaĵo enhavas ja nenion“, kaj li timas, ke oni iel alkalkulos lin mem al la nombro de „tiuj malsaĝuloj“, se li eĉ en la daŭro de unu minuto provos rilati serioze al tiu ĉi malsaĝaĵo. La homoj