Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/277

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la nombro de la vortoj unusilabaj, kiujn oni povas krei per diversa kunmetado de la diversaj literoj, estas tiel grandega, ke la plej granda parto de la vortoj dusilabaj kaj la vortoj trisilabaj estas jam tute nebezonaj.) Se la originala senco kaj la rekonebleco de la vortoj havas nenian signifon kaj nur la mallongeco de la lingvo estas grava, tiam estus ja multe pli nature, pli prudente, pli bonrezultate kaj ankaŭ por la aŭtoro multe pli facile krei la lingvon en la jena maniero: elskribi en alfabeta ordo ĉiujn eblajn kombinaĵojn unusilabajn, kiujn oni povas kunmeti el la diversaj literoj de la alfabeto, doni al ĉiu el ili ian signifon — kaj tiam ni havus riĉan vortaron el vortoj la plej mallongaj. Se la mallongeco estas la plej grava flanko de la lingvo, tiam ni povas diri, ke la vortaro de la Volapük estas konstruita tute sur malvera vojo, kaj ni povas nur bedaŭri, ke anstataŭ la Volapük sinjoro Schleyer ne kreis per la supre dirita maniero ian lingvon „Bum-bam“, kiu certe ne estus pli sovaĝa ol Volapük, sed por tio estus pli mallonga.

Nun ni revenu al la lingvo Esperanto. Mi jam montris, ke jam nun ĝi ne estas pli longa ol la aliaj vivantaj lingvoj, kvankam tro multe zorgi pri mallongeco ĝi ne povis, por ne kontraŭbatali kontraŭ aliaj flankoj de la lingvo, kiuj nun estas multe pli gravaj. La nuna grandeco de la vortoj povas tute oportune resti en la lingvo jam por eterne, kaj mi pensas, ke neniu sentos la bezonon ĝin plendi. Sed se oni trovas, ke la esprimado en Esperanto estas ankoraŭ iom pli longa ol ĝi devus esti ideale, tiam oni ne forgesu, ke sendube la lingvo kun la tempo iom ŝanĝiĝos, tiel same kiel ĉia alia lingvo. Post kelka tempo, kiam la lingvo estos jam ĉie enkondukita, kiam la facila ellernebleco kaj rekonebleco de la vortoj ne estos jam tiel grava, tiam oni baldaŭ komencos iom post iom enkondukadi kelkajn mallongigojn. Sed ĉu la maniero de esprimado devas esti iom pli longa aŭ iom pli mallonga, tio estas tia sensignifa demando, ke pensi pri ĝi oni povos nur post la paso de longa tempo, kiam la lingvo jam estos tiel enkondukita en la mondo, ke ĉiuj gravaj postuloj, kiuj nun estas farataj, jam perdos tutan sian gravecon. Sed tiu ĉi zorgado pri pli granda mallongeco jam estos ne neceso, sed lukso, ĉar kiel la legantoj povas vidi, la grandeco de la vortoj en Esperanto jam nun estas tia, ke ĝi povus tute oportune resti je ĉiam.

(Daŭrigo venos[1].)



  1. La „daŭrigo“ ne venis. Mi supozas, ke la intereso de la legantoj ne estis sufiĉe granda kaj — ĉefa afero! — la spaco de la gazeto jam sufiĉe okupita per pli gravaj aferoj. Cetere Volapük jam ne plu iel ajn estis danĝera por Esperanto. Komp. II. 56.