Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/276

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

volas la vortojn tute arbitre elpensi aŭ prepari laŭ sia volo, ne estante premata de certaj leĝoj, tiam jam estus simple ridinde, se oni elpensus vorton kelksilaban, povante fari vorton unusilaban. Esprimado longa estas efektive afero ne oportuna; sed vi povas tre facile vidi, ke en la lingvo Esperanto, malgraŭ ke ĝi devis obei diversajn tre gravajn leĝojn, la esprimado tamen ne estas pli longa ol en la aliaj lingvoj vivantaj. Vere ke la Volapük esprimas la pensojn iom pli mallonge; sed restas ja la demando, ĉu por atingi la plej mallongan formon de la lingvo estas permesite[1] oferi por ĝi ĉiujn aliajn efektive gravajn kondiĉojn de lingvo internacia? Mi forte dubas ke iu jesigus tiun ĉi demandon. Multaj volapükistoj laŭdegas la mallongecon de Volapük kaj pro tiu ĉi ili pardonas al ĝi ĉion alian; sed se efektive lingvo internacia devas plenumi nur unu kondiĉon, havi la plej mallongan formon, tiam mi povas proponi al ili alian lingvon, kiu jam estas kreita, pli facile ellernebla ol Volapük kaj multe pli mallonga ol tiu ĉi: la plej mallonga lingvo estas la silento.

Sed ankaŭ tiun ĉi plej gravan econ de Volapük, la mallongecon, ĉu sinjoro Schleyer trakondukis ĝin sisteme? Oni povus ĝin tute certe esperi, ĉar se iu volas atingi en sia lingvo nur la plej grandan mallongecon, tute ne premante sin per la formo de la vortoj, li povas ja fari ĝin tre facile, ĉar nenio estas pli facila, ol preni ian vorton kelksilaban kaj derompi de ĝi arbitre ĉiujn silabojn ĝis unu kaj ĉiujn literojn ĝis la plej malgranda nombro. Plenumi en la Volapük tute sisteme la kondiĉon de mallongeco estis efektive la klara intenco de sinjoro Schleyer, sed tamen li tiun ĉi kondiĉon tute ne plenumis sisteme. Tiel, ekzemple, kial sinjoro Schleyer la vorton „profesoro“ nomis „plofed“ kaj ne „plof“, kiu, estante egale ne komprenebla kiel „plofed“, estas ja tamen pli mallonga! Kiel la vortoj „bi-li-ad“, „bi-li-et“ k. c. jam en la radiko havas tri silabojn? Se „elipso“ povis kuraĝe esti nomita „liped“ kaj la nomo de ĉiu tre malproksime kuŝanta insuleto sin ne kaŝis antaŭ la aŭtoro de Volapük kaj estis aŭtoritate transbaptita, tiam ankaŭ anstataŭ la trisilaba „biliad“ oni kun tiu sama rajto povus ja tute bone preni la unuan trovitan vorton unusilaban, kiel ekzemple „bom“, aŭ „bam, bum, plom, plam, plum“ k. c. Ĉio en Volapük ja estus tute egala! Kial inter la vortoj radikaj de Volapük sin trovas tiom da dusilabaj kaj trisilabaj, se el sole unusilabaj oni jam povis kunmeti grandegan vortaron, se la senco havas por la kreanto nenian signifon? (Prof. Bauer en sia „Spelin“ montris matematike, ke

  1. teksto: permesita.