Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/28

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

c) Aliaj skribis kritikon pri mia afero, eĉ ne leginte bone mian malgrandan broŝuron kaj eĉ ne peninte kompreni la aferon. Tiel ekzemple la unuatempajn signetojn inter la partoj de l’ vortoj ili tute ne komprenis, kaj skribante ekzemple „ensonĝ[1], oprinc, in, o, nmivid, is“ (anstataŭ „en sonĝo princinon mi vidis“), ili rigardigis siajn[2] legantojn, „kiel malbonsona kaj nekomprenebla la lingvo estas“! La projekton de l’ tutmonda voĉdono, kiu kun la efektiva kaj senkondiĉa signifo de l’ lingvo tute ne estas kunligita, kaj kiu estas proponita sole por tio, ke la lingvo pli rapide el internacia fariĝu tutmonda, — ili prenis por la plej grava kaj fonda parto de l’ afero kaj komprenigis la legantojn, ke „ĉar dek milionoj adeptoj(!) neniam[3] estos kolektitaj, tial la afero tute ne havas estontecon“! Kelkajn fojojn mi eĉ legis longajn artikolojn pri mia afero, kie estis videble, ke la aŭtoroj eĉ ne vidis mian verkon.

ĉ) Aliaj, anstataŭ paroli pri la utileco aŭ la senutileco de mia lingvo, donis sole sensencajn ŝercojn, kiuj de iliaj legantoj estis eble prenataj por kritiko, ĉar multaj legantoj propran juĝon ne havas, kaj la plej malsaĝaj ŝercoj je la afero estas por ili sufiĉa vidigo, ke la afero estas „ridinda kaj taŭgas por nenio“.

Mi ne deziras laŭdon, mi volas, ke oni min helpu forigi la erarojn, kiujn mi faris, kaj ju la kritikoj de mia lingvo estas pli severaj, des pli danke mi ilin alprenas, se ili nur havas la celon montri al mi la erarojn de mia afero, ke mi ilin bonigu, sed ne ridi sen senco aŭ insulti sen kaŭzo. Mi scias tre bone, ke la verko de unu homo ne povas esti senerara, se tiu homo eĉ estus la plej genia kaj multe pli instruita ol mi. Tial mi ne donis ankoraŭ al mia lingvo la finan formon; mi ne parolas: „jen la lingvo estas kreita kaj preta, tiel mi volas, tia ĝi estu kaj tia ĝi restu!“ Ĉio bonigebla estos bonigata per la konsiloj de l’ mondo. Mi ne volas esti kreinto de l’ lingvo, mi volas nur esti iniciatoro. Tio ĉi estu ankaŭ respondo al tiuj amikoj de l’ lingvo internacia, kiuj estas neatendemaj kaj volus jam vidi librojn kaj gazetojn en la lingvo internacia, plenajn vortarojn, vortarojn nacia-internaciajn kaj cetere. Ne malfacile estus por mi kontentigi tiujn ĉi amikojn; sed ili ne forgesu, ke tio ĉi estus danĝera por la afero mem, kiu estas tiel grava, ke estus nepardoneble faradi laŭ la propra decido de unu homo. Mi ne povas diri, ke la lingvo estas preta, ĝis ĝi estos trairinta la juĝon de l’ publiko. Unu jaro ne estas eterno, kaj tamen tiu ĉi jaro estas tre grava por l’ afero. Tiel ankaŭ mi ne povas fari

  1. teksto: ensong.
  2. teksto: iliajn.
  3. arkaika formo: nenian.