Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/318

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Antaŭa klarigo

La malsupre donitaj dogmoj de la hilelismo havas signifon nur principan; la definitiva teksto de tiuj ĉi dogmoj estos fiksita nur poste, en la unua komuna kongreso de la hilelistoj.

Esenco de la Hilelismo

La hilelismo estas instruo, kiu, ne deŝirante la homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religio, donas al li la eblon eviti ĉian malverecon kaj kontraŭparolojn en siaj nacia-religiaj principoj kaj komunikiĝadi kun homoj de ĉiuj lingvoj kaj religioj sur fundamento neŭtrale-homa, sur principoj de reciproka frateco, egaleco kaj justeco.

Fina celo de la Hilelismo[1]

La hilelistoj esperas, ke per konstanta reciproka komunikiĝado sur la bazo de neŭtrala lingvo kaj neŭtralaj religiaj principoj kaj moroj la homoj iam kunfandiĝos en unu neŭtrale-homan popolon, sed tio ĉi fariĝados iom post iom, nerimarkate kaj sen ia rompado.

Deklaracio de Hilelisto

Kiam oni min demandas, kiu mi estas, kiaj estas miaj naciaj konvinkoj, religiaj principoj, mia celado kaj idealoj, mi respondas: „Mi estas hilelisto.“ Tio ĉi signifas, ke mi estas homo, kiu sin gvidas per la sekvantaj dogmoj:

1.

Mi estas homo, kaj por mi ekzistas nur idealoj pure homaj; ĉiajn idealojn kaj celadon gente-naciajn mi rigardas nur kiel grupan egoismon kaj hommalamon, kiuj pli aŭ malpli frue devas malaperi kaj kies malaperon mi devas akceladi laŭ mia povo.

2.

Mi kredas, ke ĉiuj popoloj estas egalaj kaj mi taksas ĉiun homon nur laŭ lia persona valoro kaj agoj, sed ne laŭ lia deveno. Ĉian ofendadon aŭ persekutadon de homo por tio, ke li naskiĝis de alia gento, kun alia lingvo aŭ religio ol mi, mi rigardas kiel barbarecon.

  1. Rimarko: Sian nomon la hilelismo ricevis laŭ la nomo de la antikva Palestina saĝulo Hillel, kies modifikita principo estas akceptita kiel bazo por la religio de la hilelistoj. (Hillel estis samtempulo de Jesuo kaj mortis, kiel prezidanto de la sinedrio, ĉirkaŭ 10 jarojn post li.)