Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/323

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

al tiuj, ĉe kiuj ĝi estas ŝarĝita per io k.t.p. Tiel longe kiel en mia urbo ne ekzistas templo hilelista, mi devas kiel eble plej ofte kunvenadi por komunaj interparoladoj kun aliaj hilelistoj de mia urbo, kaj se tiaj ne ekzistas, mi devas komunikiĝadi letere kun hilelistoj de aliaj urboj.

12.

Hilelisto mi nomas ĉiun homon, kiu subskribis la „Deklaracion de Hilelisto“ kaj alskribiĝis al iu el la ekzistantaj hilelistaj temploj aŭ rondetoj.

N-ro 4.
Aldono al la „Dogmoj de Hilelismo“

„Ruslanda Esperantisto“ II. 1906, n-ro 2 (Februaro).

Samtempe ĝi aperis depresita kiel aparta folio.

Ni atentigas, ke la publikigitaj „Dogmoj“ havas signifon nur principan, kaj ilia definitiva redakcio estos fiksita nur en la unua kongreso de la hilelistoj. Ĉiun, kiu en principo aprobas la ideon de la hilelismo, sed ne konsentas kun tiu aŭ alia dogmo, ni petas montri al ni, kiajn ŝanĝojn laŭ lia opinio estus utile fari en la diritaj dogmoj.

Pro evito de malkompreniĝoj ni trovas necesa doni la sekvantajn klarigojn:

1. La nomo „hilelismo“ estas nur provizora; estas supozate, anstataŭigi ĝin per la nomo „homaranismo“, kiu pli precize esprimas la tutan esencon de nia ideo („homarano“ en la lingvo Esperanto signifas „membro de la homa familio“).

2. Se la neŭtrale-geografiaj nomoj de regnoj kaj nacioj (vidu dogm. 5 kaj 8) montriĝus neoportunaj aŭ malagrablaj, oni povas en la unua tempo uzadi la ekzistantajn nomojn gentajn, ĝis tiu tempo, kiam la demando pri tio ĉi estos decidita en la kongreso de hilelistoj.

3. En la kunvenoj de hilelistoj la lingvo hilelista estas deviga nur por tiuj, kiuj tiun ĉi lingvon bone posedas; sed tiuj, kiuj ĝin ankoraŭ ne posedas sufiĉe, povas en la unua tempo uzadi kian lingvon ili volas, sed ili ne havas la rajton altrudi sian lingvon al la aliaj ĉeestantoj.

4. Pri la dogmo 11, kiu krom karaktero societa havas ankoraŭ karakteron teozofian, oni devas memori, ke ĝi parolas nur pri tiaj instruoj, kiuj ne kontraŭparolas al la scienco, kaj ĝi rilatas nur al la templo de hilelistoj, sed tute ne al privataj rondetoj hilelistaj. Tiuj ĉi rondetoj havas karakteron ne religian, sed pure societan kaj servas por liberaj amikaj interparoladoj pri ĉiuj eblaj temoj, laŭ la deziro de la parto-