Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/324

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

prenantoj, kaj de aliaj rondetoj ili distingiĝas nur per tio, ke en ili partoprenas homoj, havantaj neŭtrale-homajn naciajn kaj religiajn principojn, kaj ke la interparolado en ili estas precipe en la lingvo neŭtrale-homa.

N-ro 5.
Letero[1] al Kofman (Odeso?) de la 15. (28.) V. 1901

(Pri la lingvo de l’ hilelistoj)

Kara sinjoro! — Ne fininte ankoraŭ la legadon de mia broŝuro, vi esprimis al mi vian ĝojon pri tio, ke mi „elĵetis la demandon de lingvo“; tial mi prezentas al mi kiel malagrable vi kredeble estis surprizita, kiam vi en la dua parto de la broŝuro tamen trovis tiun demandon! Post multa ŝanceliĝado mi tamen enprenis la demandon de la lingvo, ĉar mi konvinkiĝis, ke hilelismo sen la lingvo neniel povus ekzisti, ĝi havus neniun sencon kaj prezentus nur falsan, nevivipovan kompromison. Tiel longe kiel la hebreoj ne havos lingvon kaj estos devigataj en la praktiko ludi la rolon de „rusoj“ „poloj“ k.t.p. — ili ĉiam estos malestimataj kaj la hebrea demando neniam estos solvita. Ne timu tamen, ke la projekto de hilelismo kun lingvo neŭtrala estos danĝera por Esperanto! Ho ne, ho ne! Mi estas certa, ke se vi bone pripensos la aferon, vi venos al la

  1. La letero estas trovita (sen koverto) en la arkivo de la societo „Esperanto“ en Odeso de samideano S. Rublov. Lia raporto pri ĉi tiu letero, farita al N. Nekrasov, montras la jenon: Nekrasov estis supozinta, ke Kofman estas la adresito. Rublov do nun interrilatis kun Kofman, kiu konfirmis la supozon. Zamenhof estis sendinta kelkajn jarojn antaŭ la publikigo la manuskripton de sia broŝuro pri hilelismo al Kofman. Ĉi tiu estis kontraŭ la ideoj de hilelismo. Do, verŝajne Zamenhof dum longa tempo hezitis, publikigi sian verkon. (I. a. Kofman rakontis al Rublov tre interesan detalaĵon: Zamenhof havis la intencon, reformi la hebrean lingvon [ne la malnovan, sed la nov-hebrean, la t. n. ĵargonon]. Li deziris simpligi la ĵargonon, doni al ĝi racian gramatikon ktp. Cetere Kofman rakontis, ke li konversaciis kun Zamenhof ĉirkaŭ la jaroj 1900 ĝis 1902 pri cionismo, kaj ĉi tiu montris sian simpation al tiu naciisma movado, opiniante ĝin rimedo, por altigi la senton de memestimo ĉe la hebreoj, kaj samtempe revis pri apliko de novigita ĵargono; li volis elĵeti el ĝi ĉiujn vortojn negermandevenajn [rusajn, polajn ktp.]. — Ĉu Kofman ĝuste rememoras pri ĉi tiu afero, tion oni malfacile povas kontroli. Certe Zamenhof poste ne favoris la ideojn cionistajn. Kaj pri lia plano rilate la hebrean ĵargonon mi nenie trovis ion.) — Kvankam la letero al Kofman estas skribita antaŭ la apero de la n-roj 3 kaj 4 en ĉi tiu III-a parto, ĝi povas esti sufiĉe bone komprenata nur, post kiam oni legis ilin. Kaj fakte, kiel montras la ĵus diritaj vortoj, ĝi estas skribita nur post ili.