Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/34

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Esperante la kongreson, mi nun faras persone neniajn ŝanĝojn en la lingvo. Ĉiujn ŝanĝojn, kiujn oni proponis al mi, kaj mian personan juĝon pri ili — mi prezentos nun jam ne al la publiko, sed al la estonta kongreso. La eldonado de la ceteraj kajeroj de la „Dua Libro“ nun jam tial ne estas bezona, la nuna kajero estas la lasta, kaj la aŭtoro nun ĉesigas je eterne sian laboradon. Ĉion, kion mi de nun faros aŭ skribos, mi ĝin ĉion faros jam kiel simpla privata amiko de la lingvo internacia, havante nek pli da kompetenteco, nek pli da moralaj aŭ materialaj privilegioj, ol ĉiu alia.

Sed por ke la lingvo internacia povu fariĝi de nun tute sendependa de mia persono, kaj ke ĝi povu tute bone kaj regule riĉiĝi, vastiĝi kaj iri antaŭen, ĉu mi povos ankoraŭ labori por ĝi, aŭ ne, — mi donos tie, unu fojon por ĉiam, respondojn je kelkaj demandoj tuŝantaj la lingvon kaj ĝian estontecon.

1. La lingvo internacia restas senŝanĝa en tiu formo, en kiu ĝi estas proponita de mi; fari en ĝi iajn laŭvolajn ŝanĝojn mi de nun jam ne havas la privilegion; tiu ĉi privilegio apartenas al la internacia kongreso de instruituloj, kiu estas esperata pro la iniciativo de la Amerika Filozofia Societo; se la intencita kongreso ne efektiviĝos, tiam poste (sed ne antaŭ kvin jaroj de nun) la amikoj de l’ lingvo internacia faros mem internacian kongreson, kiu havos la privilegion fari en la lingvo ŝanĝojn kaj bonigojn.

2. La sola ŝanĝo, kiun mi trovas necesa fari mem, estas: anstataŭ „ian“, „ĉian“, „kian“, „nenian“, „tian“ — devas esti: „iam“, „ĉiam“, „kiam“, „neniam“, „tiam“ (por malegaligi la vortojn „ian“ etc. kaj „ian“ etc.).

3. Se ia el la tipografioj ne povas presi verkojn kun signetoj superliteraj (ˆ) kaj (˘), ĝi povas anstataŭigi la signeton (ˆ) per la litero „h“ kaj la signeton (˘) tute ne uzadi. Sed en la komenco de tia verko devas estis presita: „ch = ĉ; gh = ĝ; hh = ĥ; jh = ĵ; sh = ŝ“. Se oni bezonas presi ion kun signetoj internaj (͵), oni devas ĝin fari garde, ke la leganto ne prenu ilin por komoj (,). Anstataŭ la signeto (͵) oni povos ankaŭ presadi (′) aŭ (-). Ekzemple: sign͵et͵o — sign′et′o — sign-et-o.

4. La vortaro, kiu estas aldonita al mia unua broŝuro, estas ne plena, kaj la leganto ne miru, se li multajn vortojn en ĝi ne trovas. Sed mi ne havis la intencon eldoni aŭtore plenan vortaron kaj krei laŭ mia persona plaĉo la tutan lingvon de l’ kapo ĝis la piedoj. Ĉar unue — la kreado de tute plena