Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/33

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

matiko de tiu lingvo estas el la plej simplaj, tiel simpla, kiel en nia propra lingvo, kaj la reguloj por la kreado de vortoj estas tiel klaraj kaj tiel facilaj, ke la vortaro el radikvortoj povas esti farita tre malgranda…“

Rakontinte mallonge la tutan konstruon de l’ „lingvo internacia“ kaj ĝian gramatikon, kaj montrinte kelkajn punktojn, kiuj laŭ lia juĝo devus esti ŝanĝitaj, sinjoro H. Ph. finas:

„D-ro S*, kiu skribas sub la nomo de d-ro Esperanto, estas tre modesta en siaj postuloj kaj proponas sian lingvon al la publika kritiko tra la tempo de unu jaro, antaŭ ol li donas al ĝi la finan formon. Post tiu fina trarigardo kaj ŝanĝo li volas prezenti ĝin por la publika uzado. Li petas siajn legantojn promesi lerni la lingvon nur tiam, se 10.000.000 personoj estos donintaj tian saman promeson. Mi esperas, ke la fina trarigardo de l’ ,Lingvo internacia‘ kondukos al la bonigo de l’ eraroj, kiujn mi montris, kaj la tuta mondo povas kuraĝe doni la petitan promeson.“

La kvar ŝanĝoj, kiujn proponas sinjoro H. Ph., estas teorie tre bonaj, sed mi jam mem antaŭ kelkaj jaroj pensis pri ili kaj mi trovis, ke praktike ili estus tre maloportunaj. Pli vastan mian juĝon pri ili kaj pri ĉiuj proponitaj ŝanĝoj mi prezentos al la kongreso, se tiu ĉi efektiviĝos. Al ĉiuj ŝanĝoj, kiujn la internacia kongreso de instruituloj post fonda provado trovos necesaj, — mi jam antaŭe donas mian plenan konsenton.

Sciigante la amikojn de l’ lingvo internacia pri la intencita internacia kongreso, mi devas sciigi ilin, ke la tuta sorto de l’ lingvo internacia de nun transiras en la manojn de l’ kongreso, kaj la fina formo, kiun la kongreso donos al la lingvo, devas esti leĝdonanta por ĉiuj amikoj de l’ „Lingvo internacia“, se la kongreso eĉ trovus necesa ŝanĝi la lingvon ĝis nerekonebleco. Mia rolo nun estas finita, kaj mia persono tute foriras de la sceno.

Sed kunligi jam antaŭe la sorton de l’ lingvo internacia kun la estonta kongreso — estus tre malprudente[1], kaj tiuj amikoj de l’ lingvo, kiuj malfortigus aŭ tute ĉesigus sian[2] laboradon, „atendante la kongreson“, — povus meti nian sanktan aferon en danĝeron esti perdita[3] je eterne; ĉar la kongreso povas ankoraŭ ne efektiviĝi, kaj se ĝi efektiviĝos, povas ankoraŭ okazi, ke ĝi donos neniajn praktikajn rezultatojn. Tial ni devas labori diligente laŭ la vojo, kiun ni jam unu fojon elektis, tute egale ĉu la kongreso efektiviĝos aŭ ne, ĉar tiu vojo estas certa kaj kondukos nin al la celo en ĉiu okazo.

  1. teksto: malprudenta.
  2. teksto: ilian.
  3. teksto: perdito.