Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

formon, kiu estus egale ordona por mi, kiel por ĉiu alia amiko de l’ lingvo internacia.

Nun mi kun la plej granda ĝojo povas sciigi ĉiujn amikojn de l’ lingvo internacia, ke mia deziro ne restis vana. Ankoraŭ en la fino de l’ jaro 1887, t. e. ankoraŭ antaŭ la ricevo de mia libreto, la Amerika Filozofia Societo en Filadelfio (The American Philosophical Society) elektis komitaton por pripensi kaj decidi la demandon, ĉu lingvo internacia estas necesa, ĉu ĝi estas kreebla, kaj kiel ĝi devas esti. La frukto de l’ laboroj de la komitato estis jena decido:

ke lingvo internacia estas kreebla, ke ĝi estas necesa, ke ĝi devas havi gramatikon la plej simplan kaj naturan, kun la plej simpla ortografio, kaj fonologio[1], kaj la vortoj devas esti agrablaj por la orelo; ke la vortaro devas esti kreita el vortoj pli malpli rekoneblaj por la plej gravaj civilizitaj popoloj; ke la fina formo de tia lingvo devas esti la frukto de l’ laboroj ne de unu persono, sed de la tuta instruita mondo.

Sur la fondo de ĉio supre dirita, la „Amerika Filozofia Societo“ decidis dissendi al ĉiuj instruitaj societoj la proponon fari internacian kongreson de instruituloj por decidi la finan formon de lingvo tutmonda.

Tiel la leganto vidas, ke ne sciante ankoraŭ pri mia laboro, la „Amerika Filozofia Societo“ venis[2] al tiuj samaj decidoj pri lingvo tutmonda, al kiuj mi venis, kaj ke la principoj, kiujn la „Amer. Fil. Societo“ ellaboris por la lingvo teorie, estas pli malpli egalaj al tiuj, kiujn mi efektivigis praktike. Tial ĝi estas tute natura, ke ricevinte mian libreton jam en la fino de siaj laboroj, la komitato trovis, ke mia lingvo estas sufiĉe proksima al la idealo, kiun ĝi ellaboris teorie. Jen kion diras pri la „Lingvo internacia“ sinjoro Henry Phillips, Jr. (unu el la tri personoj, el kiuj estis farita la komitato por decidi la demandon pri lingvo tutmonda):

„La plej nova propono al la publiko, kaj ĝis nun la plej simpla kaj la plej racionala, estas la ,Lingvo internacia‘, kreita de d-ro S* el Varsovio. La principoj, sur kiuj ĝi estas fondita, estas en la tuto maleraraj: ĝia vortaro ne estas kreita laŭ la persona volo kaj juĝo de l’ aŭtoro, sed prenita el la lingvoj franca, germana kaj angla kaj en parto el la latina, kaj ĝi enhavas la vortojn, kiuj estas similaj en tiuj lingvoj; estas faritaj kelkaj ŝanĝoj pro la bonsoneco. Pro tio kaj pro ĝia gramatiko la lingvo estas mirinde facila por lerni, prezentante neniajn el la kalejdoskopaj rompaĵoj kaj ŝiraĵoj de la Volapük. La gra-

  1. t. e.: fonetiko.
  2. teksto: veni.