Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/40

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tion, kion diras aŭ faras aliaj. Estas multaj, kiuj, komprenante bone la utilecon de l’ afero, alfalis al ĝi en la komenco tre varmege, certe kredante, ke post kelkaj monatoj la tuta mondo jam estos plena de la lingvo internacia; sed kiam post kelka tempo ili vidis, ke la mondo estas ankoraŭ trankvila, ke la plej granda parto de l’ mondo eĉ ankoraŭ ne scias pri la afero, ke la gazetoj ne alportas ĉiutage sensaciajn novaĵojn pri la irado de l’ afero, — ili tute malvarmiĝis por la afero. De la efemera laboro de tiaj amikoj la afero ne sole nenion gajnas, sed kontraŭe, ĝi nur perdas. Sed efektivaj amikoj de l’ afero ne rigardas, ĉu la afero jam faris multon da bruo kaj ĉu ĝi estas jam sufiĉe „en modo“; profunde kredante, ke la afero estas utila kaj havas estontecon, ili laboras senbrue, sed diligente kaj konstante, ĉiu en sia urbo, en sia lando kaj laŭ siaj fortoj, — kaj danke la laboron de tiuj ĉi amikoj mi esperas, ke l’ afero baldaŭ kaj sen bruo vastiĝos en la tuta mondo.

b) Oni devas energie kolekti „promesojn“, ne timante la altecon de la nombro. Mi ripete turnas la okulojn de l’ amikoj sur tiun ĉi punkton, ŝajne fantazian, sed efektive tre gravan. Ĉiu el la promesoj aparte havas signifon tre malgrandan, kaj tial multaj ne volas kolekti, dirante, ke promesojn oni devas sendi en granda nombro aŭ tute ilin ne sendi. Mi ripetas, ke tia parolado estas tute malprava. Ne estimante apartajn unuojn, ni neniam venos al grandaj nombroj, ĉiu promeso aparte havas signifon la plej malgrandegan, sed unu post unu ilia nombro grandiĝos, kaj tiam ili prezentos grandegan forton kaj decidos por unu fojo la gravan demandon de lingvo internacia. Se miaj vortoj estas ne sufiĉe kredigaj, kaj vi restas skeptikaj, ne forgesu almenaŭ, ke malutilon la promesoj en ĉia okazo ne portas, se ili eĉ neniam venos al la esperata nombro, sed utilon ili ĉe feliĉaj rezultatoj povas alporti grandegan.

c) Grandegan utilon alportos al l’ afero tiuj, kiuj riĉigos la literaturon de l’ lingvo internacia. Nenio povas tiel bone imponi al la amaso, kiel faktoj kaj konstantaj signoj de vivo. Oni devas senĉese eldonadi ĉiam novajn verkojn pri la lingvo internacia, kaj la plej grava — en tiu lingvo. La kampo tie ĉi estas granda, eldoni oni povas kaj devas multe. Antaŭ ĉio la amikoj devas eldoni la gramatikon kaj la vortaron en ĉiuj lingvoj de la mondo. Eldoninte la gramatikon kaj la vortaron en la lingvo de iu popolo, vi ne sole donos al tiu popolo la eblon aliĝi al la homara afero, sed unutempe (danke la vortareton) vi per unu fojo donas al la tuta mondo la eblon korespondi libere kun ĉiu ano de tiu popolo. La eldonado