Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/436

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Oni ordinare respondas al mi, ke la nombro de la disputemuloj estas tre malgranda, ke la plimulto da esperantistoj preferas blinde obei min, ol elekti al si ian estraron, ke estus danĝere, se mi ellasus el miaj manoj la gardadon k.t.p. Sed ho ve, ĉio tio ĉi estas nur parolado teoria; en la praktiko la afero estas tute alia. Tiuj samaj personoj (kiuj pensas kaj konstante ripetas al mi, ke miaj vortoj estas por ili leĝo), tiuj samaj personoj postulas, ke mi altrudu mian volon nur al aliaj personoj; sed kiam mi faras ion, kio ne plaĉas al ili, aŭ kiam mi ne volas subskribi mian nomon sub io, kion ili proponas, ili koleras min, ili turmentas min per sia insistado, ili (senkonscie kaj en la plej bona intenco) komencas eĉ opozician agitadon kontraŭ miaj faroj.

Ne sole la libera disvolviĝado de nia afero, sed eĉ mia persona laborado por nia afero multe suferas de tio, ke ne ekzistas ia plej alta juĝantaro. Tre ofte oni petas min, ke mi donu oficiale novajn vortojn, regulojn k.t.p.; mi tamen nenion povas fari, ĉar ĉiu simila paŝo de mia flanko estus arbitraĵo kaj elvokus grandan kaj ĝustan malkontentecon, senfinan disputadon kaj malpacon. Sed, se ekzistos ia plej alta institucio, elektita de la tuta esperantistaro, tiam miaj manoj estos liberigitaj, kaj ĉion kion mi trovos utila, mi povus kuraĝe proponi al la decido de tiu institucio, kaj ĉio, kion tiu institucio decidos, povos esti kuraĝe farita, kaj neniu havos la rajton protesti aŭ disputi.

Pro ĉiuj supre montritaj kaŭzoj, mi decidis proponi al la esperantistoj, ke ili fine kreas al si ian institucion, kiu estos periode reelektata de la esperantistoj mem kaj prezentos plej altan juĝantaron por ĉio, kio koncernas nian aferon. Tiu ĉi institucio estos la „Centra Komitato“, pri kiu mi parolos malsupre. Sed ĉar la „Centra Komitato“ devas esti elektata de ĉiuj esperantistoj, tial estas necese, ke la esperantistoj antaŭe unuiĝu kaj organiziĝu. Tian organizacion mi volas nun proponi sub la formo de „Tutmonda Ligo Esperantista“.


Malsupre mi donas la projektatan de mi regularon de la Ligo kaj mi petas, ke ĉiuj esperantistoj volu bone pripensi kaj prijuĝi en siaj grupaj kunvenoj tiun ĉi regularon, ĉar en la Kongreso en Boulogne-sur-Mer mi intencas proponi tiun ĉi regularon al la voĉdonado de la kongresanoj. Nun mi nur volas fari la sekvantan rimarkon: intencante proponi al la Kongreso mian projekton, mi tute ne deziras, ke mia projekto estu la sola en la Kongreso; kontraŭe mi estos tre ĝoja, se ankaŭ aliaj esperantistoj ellaborus projektojn de organizacio kaj prezentus ilin al la Kongreso, por ke ni povu elekti. Forte eraras tiuj esperantistoj, kiuj pensas, ke ili faros al mi agrablaĵon, se ili forprenos ĉiun alian projekton krom la mia, aŭ ke ili faros al mi malagrablaĵon, se ili akceptas ian alian projekton anstataŭ la mia. Mi estas tre mal-