Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/450

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj ili ricevu forton nur tiam, kiam la Lingva Komitato ilin aprobas kaj Kongreso Esperantista donos al ili sian sankcion.

Sed ĉiuj niaj penoj de pacigo nenion helpis. La postulantoj respondis, ke por ili ne estas aŭtoritata nia Lingva Komitato, nek nia kongreso, kaj ili rezervas al si plenan liberecon de agado.

Tiam ni estis devigitaj rompi ĉiun intertrakton kaj sciigi, ke la „Delegacia Komitato“" por ni plu ne ekzistas. Laŭ la propra tute preciza programo de la „Delegacio“, la Komitato ricevis de siaj delegintoj la komision nur elekti lingvon; de la momento, kiam tiu elekto estis farita, la „Delegacia Komitato“ ĉesis ekzisti kaj restis nur kelkaj privataj personoj, kiuj — laŭ siaj propraj vortoj — fariĝis nun esperantistoj. Sed kiam tiuj kelkaj novaj esperantistoj, kiuj aliĝis al Esperanto nur antaŭ malmultaj semajnoj, ekdeziris dikti leĝojn al la tuta popolo esperantista, kiu laboras jam pli ol dudek jarojn, kaj ĉiuj niaj admonoj nenion helpis, tiam ni simple lasis ilin flanke.

Ni estas konvinkitaj, ke tiuj kelkaj scienculoj, kiuj lasis sin entiri en reton, baldaŭ komprenos la eraron, kiun ili faris; ili baldaŭ komprenos, ke nia gravega kaj malfacilega afero povas atingi sian celon nur per severa unueco; kaj pro la bono de ilia amata ideo ili baldaŭ discipline aligos siajn fortojn al tiu komuna granda armeo, kiu sen personaj ambicioj, en plena harmonio, kaj kun ĉiam kreskanta sukceso, pacience laboras jam tiom multe da tempo.

Kiel ĝis nun, tiel ankaŭ plue, ni, esperantistoj, iros trankvile nian vojon.

N-ro 33.
31. I. 1908

1-a letero al „Voĉo de Kuracistoj“[1]

Wüster: Voĉo 1

„Voĉo de Kuracistoj“, senpaga aldono al la duonmonata gazeto „Głos lekarzy“ I. 1908, n-ro 1, paĝ. 1.

Estimata sinjoro redaktoro! — Kun ĝojo mi sciiĝis pri via intenco aranĝi en via estimata revuo konstantan rubrikon esperantan. Mi esperas, ke via aranĝo estos tre utila kaj sukcesa kaj iom post iom kondukos al la fondo de grava revuo, kiu per neŭtrala lingvo interligos kaj interkomprenigos la kuracistojn de ĉiuj landoj.

Jam de longe multaj kuracistoj atendas la aperon de internacia ligilo por la mondo medicina, kaj mi estas konvinkita, ke ili estos al vi tre dankaj por via iniciativo. Al via dume malgranda, sed espereble baldaŭ forte kreskonta, entrepreno mi deziras la plej bonan sukceson.

  1. La 1-a kaj la 2-a letero (= V.35) al „Voĉo de Kuracistoj“ estas presitaj sen supersignitaj literoj.