Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/464

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Mi atentigas pri tio, ke mi esprimis ne mian deziron, sed nur mian opinion, ĉar mia deziro estas nur unu: ke la esperanta afero vivu kaj progresu sane, en kia ajn maniero tio estos. Se mia opinio estas erara, la esperantistoj forĵetu ĝin; sed ili faru tion en maniero orda, per regula voĉdonado.

N-ro 54.
10. IX. 1913

Al la redaktoro de „La Ondo de Esperanto“
(Pri la „Delegacio“)

Wüster: Del Ondo

„La Ondo de Esperanto“ V. 1913, n-ro. 11, paĝ. 170—174.

Kara redaktoro! — Vi revenas al la temo, pri kiu mi jam ofte diris, ke mi ne volas paroli pri ĝi. Ĉar krom vi ankaŭ aliaj personoj tro ofte ripetas al mi la samajn demandojn, tial mi cedas nun al via insistado kaj mi donos al vi respondon, kiun — se vi deziras — vi povas publikigi; sed mi kore petas vin kaj ankaŭ ĉiujn aliajn miajn korespondantojn, ke oni ne devigu min pli paroli pri tiu temo.

Vi demandas min, kial mi kaj preskaŭ la tuta esperantistaro subtenis la aranĝintojn de la tiel nomata „Delegacio“; la respondo estas tute simpla: ĉar dank’ al la konstantaj kaj sennombraj asertoj de s-ro Couturat ni havis plenan konfidon al li, ni estis plene konvinkitaj, ke li havas la plej purajn intencojn, ke li laboras senambicie nur por la fortikigo de komuna interkonsento kaj interhelpo, kaj ĝis la lasta momento ni ne havis eĉ la plej malgrandan suspekton, ke li havas ian kaŝitan intencon. Sub la influo de liaj konstantaj asertoj ni estis plene konvinkitaj ke lia sola celado estas nur: 1. aŭ akiri por nia movado ian „grandegan aŭtoritaton“ (la Tutmondan Ligon de Akademioj), kiu — kiel mi tiam naive kaj tute malprave opiniis — per unu fojo centobligus nian forton, 2. aŭ — se tia forto ne estos akirebla — montri per senpartia esploro al ĉiuj nesciantoj tiun vojon, kiu estas la plej fidinda kaj plej certa por la atingo de nia celo, por ke ĉiuj amikoj de la ideo povu aliĝi al la ĉefa armeo, ne perdante siajn fortojn per diseco kaj per palpado en mallumo. Neniu el ni povis eĉ por unu momento suspekti, ke kaŝite estas preparata por ni ia surprizo, ke baldaŭ, kiam s-ro Couturat pensos, ke li estas sufiĉe forta, li subite ŝanĝos la tonon kaj diros: la plej alta aŭtoritato, kiun devas obei ĉiuj mondlingvanoj, estas mi kaj miaj kunuloj; neniigu ĉion, kion vi ĝis nun akiris per malfacila laborado kaj rekomencu la laboron tute denove laŭ niaj ordonoj.

Por ke vi povu almenaŭ iomete vidi, en kia lumo s-ro Couturat prezentadis al ni siajn intencojn, mi donas ĉi tie por ekzemplo eltiron el unu el la multaj leteroj, kiujn li skribis al mi. Mi neniam tion farus, ĉar la publikigadon de privataj leteroj mi rigardas kiel aferon malhonestan; sed ĉar malgraŭ mia sesjara silentado s-ro Couturat kaj liaj kunuloj konstante min atakas, insultas, kalumnias, publikigas sen-