Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/480

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

mesis al vi traduki liajn verkojn. Kiam via traduko estos preta, mi petos vin sendi al mi la manuskripton por iom glatigi la stilon, kaj tiam ni devos peti la princon ke li permesu al ni surskribi en la komencon: „tradukita kaj eldonita kun la permeso de Lia reĝida Moŝto“.

Eldonadi la ĵurnalon en la eksterlando mi ne povas, ĉar ĝi kostus multe da mono, kaj abonantojn mi havus tro malmulte (ĉar la sendado de la gazeto en fermitaj kovertoj estus tro multekosta por la plej granda parto de niaj amikoj en Rusujo). Sed mi esperas ke de Julio de tiu ĉi jaro mi povos komenci la eldonadon de „Biblioteko Internacia“, kiu enhavos ĉion tion saman kion devus enhavi gazeto, nur sub alia nomo. (En Julio mi esperas jam havi cenzuriston por niaj verkoj.) Tiam mi ankaŭ (eldonos)[1] komencos eldonadi (per apartaj kajeroj) la nomaron de niaj amikoj.

En la diversaj grandaj urboj de la mondo mi ne havas tenejon de niaj verkoj, kaj kiu deziras ricevi ian verkon, devas sin turni rekte al mi; ĉar mi dissendis po 1 ekzemplero al ĉiuj libristoj de la diversaj urboj, sed sendi senmone pli ol po 1 ekzempl. mi ne povis ĉar tio ĉi kostus tre multe da mono, kion mi ne havas.

Kelkajn adresojn de esperantistoj donos al vi sinjoro E. de Wahl; ĉiujn aliajn adresojn mi ne povas ankoraŭ doni al vi private, ĉar mi ne scias ĉu tiuj personoj volas korespondi; sed en (la fin)[1] Julio estos eldonita prese kaj publike la unua serio (1000 nomoj) de la senkondiĉuloj.

N-ro 68.
N L. 11. V. 1889[2]

Estimata amiko! — Plenumante vian deziron, mi skribas al vi tiun ĉi leteron ruse por ke vi havu eblecon en okazo de bezono montri ĝin al nekonata de mi persono, ĉe kiu vi esperas trovi subtenon por nia afero. Se iu influhavanta persono en nia patrolando etendos al ni la manon de helpo, tiam afero nia estos gajnita; sed en kontraŭa okazo ni devos ankoraŭ longe batali kontraŭ grandegaj baroj, — kaj kiu scias, ĉu sufiĉos ĉe ni fortoj por elteni tiun ĉi batalon.

Vi scias bone, kiel oni ekrilatis al nia afero eksterlande. Multaj el la plej fervoraj volapükistoj (kiel ekz. Einstein, Schmidt, Gross, Demonget, Marignoni kaj aliaj) transiris al nia flanko malgraŭ ke ili jam elspezis tiom da penoj por Volapük; la plej aŭtoritata en tiu ĉi rilato Amerika Filozofia Societo, speciale okupadinta sin dum kelkaj jaroj je la problemo pri internacia lingvo, refutis Volapükon kaj esprimis sin favore al nia lingvo, kaj la sekretario de tiu ĉi societo, Dr. Henry Phillips, eldonis anglan gramatikon de nia lingvo kaj nun laboras super kompilado de plena angla-esperanta vortaro. Sed ĉiuj tiuj ĉi moralaj

  1. 1,0 1,1 forstrekita en la originalo.
  2. letero originale skribita en rusa lingvo, tradukita esperanten de N. V. Nekrasov.