Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/484

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

meson nek adresojn, kvankam iliaj leteroj estis skribitaj tre varme. Mia plena nomo estas Ludvigo Lazaro (Ljudovik Markoviĉ Z-f)[1]. La nomarojn mi sendis al vi hodiaŭ. (Mi sendis la Nomarojn por Februaro, ĉar el la plej novaj nomaroj mi jam ne havas eĉ unu ekzempleron.)

N-ro 74.
N P. 10. (22.) VII. 1889

Estimata amiko! — Cenzuriston en Varsovio mi jam havas, kaj baldaŭ komencos eliradi novaj verkoj. Mezajn vortarojn en diversaj lingvoj mi ne povas nun ankoraŭ eldoni pro manko de mono. Sed, kiam mi nur havos la eblon, mi penos eldoni plej baldaŭ la mezan vortaron internacia—francan kaj poste internacia—rusan.

N-ro 75.
N L. 19. (31.) VII. 1889

Estimata amiko! — Laŭ via peto mi sendis al vi hodiaŭ unu ekzempleron de la „Meza vortaro“ por la Gr. Pr. — Aldoni la gramatikon oni devas nur al la vortaroj nacia—internaciaj, por ke la uzanto povu mem krei la formojn gramatikajn; sed kiu uzas la parton internacia—nacian (por kompreni ion skribitan aŭ presitan), tiu tute ne bezonas la gramatikon, ĉar la gramatiko estas jam enhavata en la vortaro mem. —

La promesojn kaj ankaŭ la 12kop. por vendita gramatiko mi ricevis. La unua numero de la gazeto estos dissendita al ĉiuj amikoj kiuj sendis promeson „senkondiĉe“. — La adresaro eliros ne pli frue ol en Septembro. — Hodiaŭ mi sendis al vi la „Antaŭparolon al la malgranda vortaro“ (kune kun vortaro). —

Promesoj „senkondiĉe“ venis el diversaj landoj. — Multaj hebreoj ellernis nian lingvon.

— Respondante vian demandon pri mia religio, mi devas sciigi vin, ke mi estas nek katoliko nek Luterano, — mi estas hebreo.

N-ro 76.
N P. 29. VII. 1889

Estimata amiko! — Viajn leterojn kun la promesoj kaj ankaŭ la 15 kop. por la gramatiko kaj vortareto mi ricevis. La vortaron svedan la cenzuro ne subskribis ankoraŭ „por ellasi en la mondon“, kaj tial mi povas ĝin sendi al vi ne pli frue ol en la venonta semajno aŭ post 10 tagoj. — 10 apartajn antaŭparolojn mi hodiaŭ elsendis al vi. Pri la vortaretoj mi petas vin skribi al mi klare kiom da vortaroj vi bezonas kaj en kiuj lingvoj; ĉar laŭ mia kondiĉo kun mia presisto mi devas al li antaŭpagi nun aparte por ĉiu ekzemplero kiun mi prenas de li. Por ne perdi monon mi devas nun tial klare scii kiajn verkojn kaj en kia nombro mi devas preni de li.

  1. ruslitere.