Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/52

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Mi faris la tradukon kiel eble plej zorge, havante antaŭ miaj okuloj krom la hebrea originalo ankaŭ kelkajn naciajn tradukojn. Mi antaŭvidas, ke kelkaj legantoj plendos, ke multajn lokojn en mia traduko de la Psalmoj ili ne komprenas. Tial mi atentigas ilin, ke, se ili volas legi ion „tre facile kompreneblan“, ili ne legu la Psalmojn. Mi donas nur tradukon, sed ne komentarion, kaj mi ne povas permesi al mi arbitre ŝanĝi la tekston.

N-ro 12.
1909

Antaŭparolo al la Vortaro Esperanto—Rusa

Wüster: ER

„Vortaro Esperanto—Rusa.“ Eldono 1909 de la librejo „Esperanto“ en Moskvo, paĝ. 1.

Ĉi tiu vortaro, aranĝita laŭ la Vortaro Esperanto—Germana de H. Jürgensen, prezentas la duan parton de mia ĝis nun ekzistinta „Plena Vortaro de Esperanto, parto Rusa—Esperanta“. Ĝi ne enhavas en si ion novan, ĝi prezentas simple kiom eble plenan kolekton da vortoj, kiuj en la nuna tempo estas trovataj en la esperanta literaturo kaj en la alilingvaj esperantaj vortaroj.

N-ro 13.
1910

Antaŭparolo al la Lingvaj Respondoj

Wüster: LRK

„Lingvaj Respondoj“ (Plena Kolekto). Esperantista Centra Librejo, Paris 1925, paĝ. 7.

Komencante de Decembro 1906, mi, per La Revuo, de tempo al tempo donadis al diversaj demandantoj respondojn pri diversaj lingvaj demandoj. Tiuj Respondoj havis karakteron pure privatan, tiel same kiel la respondoj, kiujn en diversaj gazetoj donas aliaj kompetentaj esperantistoj. Sed kiam mi vidis, ke multaj personoj vidas en miaj Respondoj kvazaŭ ian „oficialan decidon“ pri tiu aŭ alia demando, kaj miaj Respondoj sekve povus malhelpi la tute liberan evoluadon de nia lingvo aŭ malhelpe entrudiĝi en la kampon, kiu devas aparteni plene al nia Akademio, mi ĉesis publikigi la Respondojn. Tamen, ĉar certa nombro de miaj Respondoj jam estas publikigita kaj ĉar oni eble povus trovi en ili ian utilan konsilon, tial mi opinias, ke ne malutilos, se ili estos reeldonitaj kune en formo de aparta broŝuro, kun aldono de la Alfabeta Registro, afable pretigita de s-ro Richard Sharpe[1].

Sed mi denove atentigas la legantojn, ke miaj Respondoj

  1. Ne publikigita en ĉi tiu nova libro, pro neutileco.