Kara sinjoro! — La broŝuron „Notions Elémentaires“ mi ricevis kaj kore vin dankas.
Kara sinjoro! — Mi ricevis vian leteron kaj mi ĝojas pro la kaŭzo kiu malpermesas al vi esti libera ĵaŭdon; sed bedaŭrinde viziti vian presejon merkredon estos por mi tute ne eble. Hodiaŭ mia nevo el Vailly sur Aisne telefonis al mi kaj mi devis respondi al li, ke mi nepre veturos al li merkredon matene, ĉar en alia tago li eble ne estas hejme. Mi penos viziti vin iun alian tagon, kiam ni ambaŭ, vi kaj mi, estos liberaj.
Kara sinjoro! — Laŭ la deziro de d-ro K. Bein mi sendas al vi hodiaŭ la manuskripton de lia verko „Pola Antologio“, ĉar li diris al mi, ke vi promesis skribi por tiu ĉi verko antaŭparolon. Kiam via antaŭparolo estas skribita, volu transdoni la manuskripton al la firmo Hachette.
Kara sinjoro!
Pardonu, ke mi ne tuj respondis vian gravan leteron de 14/II, ĉar mi estas ĉiam terure okupita.
Mi dankas vin kore por la alsendita cirkulero pri la projekto de s-ro Corret. Ni esperu, ke la entreprenita afero alportos al Esperanto multe da bono.
Pri Javal mi jam sendis siatempe nekrologan artikolon al la "Revuo"; por "Lingvo Internacia" mi povus nur ripeti tion saman, kio kompreneble ne estus interesa por la legantoj.
Nun pri la korektoj en la Universala Vortaro. La plimulton de la faritaj korektoj mi plene akceptas; nur pri kelkaj mi volas fari la sekvantajn rimarkojn:
1) mi ne komprenas bone, kial vi proponas (por "infekti") la tradukon "contaminer" anstataŭ "infecter". Ĉu oni povas iun "contaminer" per sia malsano, per sia gaja humoro k.t.p.? ŝajnas al mi, ke "contaminer" havas iom alian signifon. Ĉu mi eraras?
2) Apud kelkaj vortoj (pumpi, elspezi, grio, komunii, marko, ŝuldi) mi trovis la frazon "bona traduko en ĉiuj lingvoj", kiun mi tute ne komprenas. Kion vi volis diri per tio ĉi? Se la traduko estas bona, tiam kial vi parolas pri ĝi?
3) "Stamp" povas esti egale bone tradukita per verbo (stampi) kaj per substantivo (stampo); se vi trovas, ke estas necese doni
por tiu ĉi radiko en lingvoj tradukon egalan, tiam mi preferus doni
- ↑ Adreso de d-ro Zamenhof: 5, Boulevard la Tour Maubourg, Paris VIIe.