Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/541

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

por ĉiuj lingvoj la tradukon per verbo (kiel la tradukoj germana, rusa kaj pola). La ago estas: stampi; la rezultato: stampo; la instrumento: stampilo.

4) "Stuckaturen" ne estas multenombro, sed verbo[1]. Ankaŭ por tiu ĉi vorto (kiel por "stamp") mi intencis doni al la radiko signifon verban.

5) Por "akuŝi" mi konsilas konservi ĝian signifon netransiran (kiun ĝi havas en la Un V). La ŝanceliĝo pri tiu Ĉi vorto estis kaŭzita de la sekvanta cirkonstanco: antaŭ 5-6 jaroj s-ro de Beaufront skribis al mi, ke pro la vorto "akuŝistino" estas necese doni al "akuŝi" signifon transiran. Ĉar la tiama rezonado de s-ro B. ŝajnis al mi ĝusta kaj ĉar la Univ. Vortaro tiam ne havis ankoraŭ ian karakteron de netuŝebleco, tial, konfuzite per la argumentoj de s-ro B. mi konsentis ke li donu en sia vortaro al "akuŝi" sencon transiran. En tia senco la vorto poste transiris ankaŭ en ĉiujn aliajn vortojn[2] kaj kaŭzis konfuzon, kaj mi ĝin enmetis ankaŭ en la vortaron Germana-Esperantan. Nun, ĉar la Univ. Vortaro devas resti netuŝebla, mi konsilas konservi por la vorto ĝian antaŭan sencon, tiom pli, ke tiu senco estas ankaŭ pli ĝusta, logika kaj oportuna. La ekzistado de la vorto "akuŝistino" tute ne devas nin konfuzi, ĉar ĉiu facile komprenos, ke "akuŝistino" signifas ne "virinon kiu profesie (!) naskas", sed "virinon kiu profesie sin okupas per aferoj de naskado" (ne okupas sin pri akuŝado, sed nur pri akuŝoj).

6) "Domaĝo" ne havas la sencon de "malprofito". La efektiva signifo de la esperanta "domaĝi" estas proksimume: ne voli elspezi, ne voli perdi, ne voli difekti. Ekzemple: "li ne aĉetis la libron, Ĉar li domaĝis la monon; li ne eliris en la pluva vetero, ĉar li domaĝis sian veston; li forkuris de la batalo, Ĉar li domaĝis sian vivon". Iafoje la senco de "domaĝo" estas tre proksima al la senco de "bedaŭro" (ekzemple: "kia domaĝo!" = kiel bedaŭrinde! = kia perdo (aŭ difekto) kiun mi ne volis havi!).

7) "Ekstr" povas esti ne sole adverba, sed ankaŭ adjektiva.

8) "Gargari" = lavi per skuado de la fluida¼o; sekve oni povas gargari ne sole la gorĝon, sed ankaŭ glason k.t.p.

9) "Lui" signifas nur preni lue; (doni lue = luigi).

Por publikigi la liston de la korektitaj vortoj kune kun ĉiuj miaj rimarkigoj en la "Lingvo Internacia" mi donas miaflanke mian plenan permeson; sed mi konsilus al vi peti ankaŭ la permeson de s-ro Boirac.

  1. La adresito ĉi tie tute ĝuste notas: "ce verbe n' existe pas en allemand".
  2. Certe eraro por "vortarojn".