Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/593

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
N-ro 7.
Al la „Esperantisto“

A. Grabowski „La Liro de la Esperantistoj“, Nürnberg, W. Tümmel’s Buch- und Kunstdruckerei 1893, paĝ. 5.


1. En bona hor’! Ni aŭdis la signalon
Kaj[1] bataleme saltas nia koro.
Konduku nin, komencu la batalon
Sub bona stelo, en feliĉa horo!

2. Amikoj de proksime, malproksime,
Salutas vin, ho nia luma stelo!
Konduku nin, senhalte kaj sentime,
Al nia granda, sankta, glora celo!

3. Ne tre facila estos nia vojo
Kaj ne malmulte ankaŭ ni suferos;
Sed batalante, kun plej granda ĝojo
Senhalte ni laboros kaj esperos.

4. For estas jam la baroj de l’ komenco,
L’ unua muro estas trarompita,
Kaj dolĉa estos nia rekompenco,
Kiam la celo estos alvenita.[2]



N-ro 8.
Saluto al „Verda Radio“[3]


Vi, „Verda Radio“, ekbrilo, karulo,
Per brilo fortika, per brilo konstanta,
Kaj malgraŭ malhelpoj de l’ norda nebulo
Vi restu fidiga, vi restu lumanta,
Ke ni vin rigardu kaj diru: „ĝi estas,
Ĝi provojn ne faras, ĝi vivas, ĝi restas“.



N-ro 9.
Pluvo

Wüster: Pluvo

„Tutmonda Espero“ (Kataluna Esperantisto) II. 1909, paĝ. 114.

„British Esperantist“ X. 1914, n-ro 120, paĝ. 239.


1. Pluvas kaj pluvas kaj pluvas kaj pluvas
Senĉese, senfine, senhalte,
El ĉiel’ al la ter’, el ĉiel’ al la ter’
Are gutoj frapiĝas resalte.

  1. Anstataŭ „kaj“ Grabowski ĉiam skribas „ed“, sed estas evidente, ke li faris tion sen interkonsento kun d-ro Zamenhof.
  2. ne preseraro! Komp. ankaŭ la noton al II. 3, sur paĝ. 39.
  3. „Verda Radio“ estas almanako de originalaj verkoj, eldonita 1911 en Riga de la samnoma Esperantista Literatura Rondeto.