Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/60

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

versaj skribmanieroj de la sama nomo; pri la uzado de „de“ kaj „da“, „po“, „pro“, „por“ ktp.; pri la uzado aŭ neuzado de la adjektiva pluralo; pri mankantaj vortetoj ktp. ktp.). Kelkfoje ankaŭ la frazaj „periodoj“ de Zamenhof (same kiel en la unuaj broŝuroj) estas iom malsimplaj kaj ne tuj kompreneblaj. Estus tre interesa tasko, sur la bazo de ĉiuj tekstoj en la „Originala Verkaro“ de Zamenhof konstati, kiamaniere iom post iom lia stilo pliperfektiĝis ĝis perfektaj klareco kaj simpleco.

Mi ĉi tie ĝenerale nur konstatu, ke mi multfoje komparis mian manuskripton kun la tekstoj Zamenhofaj kaj la presprovaĵojn kun mia manuskripto, kaj ke mi laboris, ĉiam piece respektante d-ron Zamenhof mem, cetere nur celante, ke la esperantistaro posedu la tutan materialon en kiel eble plej taŭga kaj superrigardebla formo.

*       *
*

1889

N-ro 1.
paĝ. 15

Z Respondoj al la amikoj[1]

Al s-ro I. V. en T. — Vi plendas, ke en via urbo ĝis nun neniu ankoraŭ ion scias pri la lingvo Esperanto! Nu[2], kiu estas kulpa? Se la amikoj en T. anstataŭ ion fari kaj vastigi nian aferon atendos, ke oni laboru energie, ke oni faru la aferon pli konata en ilia urbo — tiam nia afero neniam progresos en via urbo. Vi demandas min kial nia afero estas ankoraŭ malmulte konata[3] en via urbo! Ne forgesu, ke en nia afero mi estas nur unu el la laboristoj, kaj se mi devus mem kaj sola fari la tutan aferon, kiu devas esti farata de multaj amikoj en multaj lokoj, tiam[4] nia afero estus perdita.

N-ro 2.
 

Al s-ro M-n. en G. — Via letero estas subskribita: „Unu el la plej varmaj amikoj de la lingvo Esperanto“! Mi efektive memoras, ke de tempo al tempo vi sendas al mi leterojn kun demandoj pri la irado de la afero; sed neniam ankoraŭ vi skribis al mi kion vi mem faris por nia afero. Varma amiko de nia afero povas sin nomi ne tiu kiu ĉiam demandas, sed nur tiu kiu laboras por nia afero kaj vastigas ĝin. Anstataŭ demandi min ĉiumonate „kio estis farita“, vi devas en la fino de ĉiu monato demandi vin mem: „kion mi faris por nia afero en la pasinta monato?“

  1. La „respondoj“ en „La Esperantisto“, same kiel la „leteroj“ — komp. ekz. II. 4 = 1889, paĝ. 18; II. 17 = 1890, paĝ. 52 — ne estas leteroj alsenditaj al iu persono, sed nur gazetaj sciigoj.
  2. teksto: nun.
  3. teksto: kornato.
  4. teksto: tiom.