Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/608

El Vikifontaro
La paĝo ne bezonas esti provlegata

EDMOND PRIVAT

HISTORIO DE LA LINGVO ESPERANTO Vol. I: Deveno kaj komenco 1887—1900 Dua eldono. 1923. 74 paĝoj. Kartonita Rm. 1.60 Luksa tolbindaĵo Rm. 2.50 Vol. II: La movado: 1900—1927 1927. 199 paĝoj. Luksa tolbindaĵo Rm. 6.—

„La du libroj helpu la novajn generaciojn iom pli funde koni kaj kompreni kiel semiĝis kaj kreskis el tero unu el la plej mirindaj greneroj de l’ homa penso.“ (El la Antaŭparolo) „… La nuna ,Historio‘ igas imagi grandiozan orkestron tutmondan, el kiu talenta estro Privat laŭbezone ekorgenigas la voĉojn al historia simfonio pri la mondvenkanto Esperanto. Legante vi aŭdas kvazaŭ verkon de J. S. Bach: Science precize li teksas; genia rigardo kaptas ĉion nur esencan; poeta koro ekaŭdas profunden; stilisto-entuziasmulo kolorigas ĉefaĵojn imprese per ŝvelant-malplianta ĥorego. Gigante kreskas de paĝo al paĝo la templo, kiun ili konstruas, ili, la revokitaj de li adeptoj ĉiukontinentaj, ili konstruadas inter bruado kanona, sur mortlito, en nokto malluma, ĉe diplomataj tabloj, en hela lumo de internacia L. d. N., konstante, rebatite, rekreante, ĉiuj kun la fajrero en si de la lumo eterna, savonta la mondon: Sur firma bazo altiĝas la templo, sur unueca sento de bezono homara. Per tiu tutmonda akordo finiĝas la simfonio pri-kaj perlingva.“

VIVO DE ZAMENHOF Kun portreto de D-ro L. L. Zamenhof 1923. 109 paĝoj. Kartonita: 2.50 Rm. Bindita: 3.50 Rm. ENHAVO: Ĉapitro VII: Homarano. Ĉapitro I: La gentoj en Litva lando. „ VIII: Kongresaj paroladoj. „ //.“Infano en Bjalistok. „ IX: Lingvisto. „ III: GimnazianoenVarsovio. „ X: Verkisto. „ IV: Studentaj jaroj. „ XI: Etika pensulo. „ V: Doktoro Esperanto. „ XII: Homo ĉe morto. „ VI: Idealista profeto. „… Zamenhof kaj Edmond Privat. Jen du nomoj, kiuj frapas mian atenton kaj igas min enprofundiĝi en ĉiujn liniojn dum la legado. La Majstro kaj lia fidela disĉiplo. La dua sekvas la vojon, montritan de la unua kaj per tio li faras la plej belan devon, plenumas la plej idealan taskon por bono de la tuta homaro. Kun sincera riverenco mi klinas la kapon antaŭ ili.“

FERDINAND HIRT & SOHN, ESPERANTO - FAKO, LEIPZIG